2012-08-23
 Mekanikistoj interparolas. |
De la 19-a ĝis la 24-a de aŭgusto okazas en la Pekina Ŝtata Konferenca Centro la 23-a Internacia Kongreso de Teoria kaj Aplika Mekaniko.
La Internacia Kongreso de Teoria kaj Aplika Mekaniko okazas en ĉiu kvara jaro. Ĝi estas internacia kongreso plej altnivela en la rondo de teoria kaj aplika mekaniko kaj plej influa. La kongreso estis lanĉita de Von Kaman kaj aliaj famaj mekanikistoj en la komenco de la 20-a jarcento. La 1-a Internacia Kongreso de Teoria kaj Aplika Mekaniko okazis en Delft de Nederlando en la jaro 1924. Oni aranĝis la kongreson ĉefe en Eŭropo kaj Ameriko kaj ĝi okazis tri fojojn en Azio -- Turkio, Israelo kaj Japanio. La ĉi-foja kongreso estas la unua Internacia Kongreso de Teoria kaj Aplika Mekaniko gastigita de Ĉinio.
En la 23-a Internacia Kongreso de Teoria kaj Aplika Mekaniko partoprenas pli ol 1500 reprezentantoj el 66 landoj kaj regionoj de la mondo, inter kiuj 40% estas ĉinoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|