2012-08-23 Esperanto 125 -- estas la titolo de la ekspozicio, kiun la Interkultura Centro Herzberg pretigis okaze de la jubileo de Esperanto. Ĝi estis inaŭgurita en la 26-a de julio 2012 kun la ĉeesto de urbestro Gerhard Walter, estraranoj de la Germana E-Asocio, klubanoj de Esperanto-Gesellschaft Südharz kaj aliaj vizitantoj.
La tekstoj en la murkestetoj informas pri la ekesto kaj evoluo de la lingvo, en la vitrinoj estas montrataj historiaj materialoj el la biblioteka kolektaĵo de la Interkultura Centro Herzberg kune kun informoj pri la nuna uzeblo de Esperanto. Lernolibroj, vortaroj, gazetoj, insignoj, poŝtkartoj kaj tiel plu montras kontraston de antaŭ pli ol 100 jaroj kaj nun. La ekspozicio estas vizitebla ĝis ĉ. novembro dum la oficialaj malfermhoroj de la kastela muzeo.
Sube estas kelkaj bildoj pri la ekspozicio.
(el Espeanto-urbo)
Redaktoro : Wang Lilhua
|