Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Centjaruloj festis la valentenan tagon de Ĉinio
2012-08-23


Gong Deyun (maldekstra) donacas florojn al sia edzino. 

 

    La 21an de aŭgusto en la vilaĝo Gongjia de la provinco Shandong en orienta Ĉinio, 99-jara Gong Deyun donacis freŝajn florojn plukitajn de si mem al 102-jara edzino Sun Yucui por festi la 83an valentenan tagon de Ĉinio post sia geedziĝo.

 

    Ili geedziĝis en la tria monato de 1930 laŭ la ĉina luna kalendaro kaj kune vivis jam 82 jarojn -- kverka jubileo, la plej longa geedzeco. Ili havas tri filojn kaj tri filinojn, kaj ankoraŭ kapablas flegi sin mem. Ili vivas simplan vivon, tamen estas feliĉaj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng