Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia vojaĝo en Eŭropo per Esperanto (II)
2012-08-23

de HAN ZUWU

 

    Intervidiĝo kun la urbestro de Herzberg am Harz

 

    Posttagmeze de la 21-a de majo, ni intervidiĝis kun la urbestro de Herzberg am Harz, en akompano de s-ro Petro Zilvar, direktoro de la Interkultura Centro Herzberg. La urba registaro sidas en ordinara antikva etaĝdomo apud la placo en la urbocentro. Tra la pordega aperturo ni venis en malgrandan korton, kie staras la sidejo de la urba registaro. Neniu gardisto estas ĉe la pordego, nek en la korto nek en la domo. La oficejo de la urbestro areas pli ol 40 kvadratajn metrojn. En unu flanko de la kabineto sidas du grandaj skribtabloj, unu por la urbestro kaj la alia por la vicurbestro. En la alia flanko estas rondtablo kaj kelkaj seĝoj por akcepti la gastojn. De sur la muro en la mezo de la ĉambro pendas larĝa verdstela flago kaj de sur la kontraŭa muro -- la urba emblemo. La oficejo estas ornamita kun simpleco, sed en ĝi regas soleneco.

 


S-ro urbestro Walter Gerhard (la dua de maldekstre) kaj la vicurbestro (la dua de dekstre) kune kun respondeculo el la Tianjin-a Federacio de Sociaj Sciencoj (la unua de maldekstre) kaj la aŭtoro en la oficejo de la urbestro

 

    S-ro urbestro Walter Gerhard kaj alia vicurbestro nin akceptis. S-ro Walter Gerhard bonvenigis nin, la ĉinan delegacion el la fora Oriento al Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo por partopreni en la 64-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso. Li diris al ni: "Mi esperas, ke vi pasigos agrablan semajnon, kaj ke vi montros al ni opiniojn kaj kritikojn pri organizo de la kongreso kaj tiujn pri konstruo de la urbo. Kaj mi esperas plej, ke vi prezentos al ni pli da ĉinoj, kiuj volus veni al nia urbo por entrepreno kaj vivo." Li informis al ni, ke la marmoro de la busto de Zamenhof kaj la brikoj pavimitaj sur la strato en la urbocentro estis importitaj el Ĉinio. Mi diris al la urbestro: "Mi ege dankas vin pro via persona subskribo sur la invitilo, dank' al tio ni povas veni al Germanio kaj partopreni en la kongreso, kaj ni dankas vin kaj ankaŭ aliajn gvidantojn pro viaj subteno kaj zorgo pri E-movado en la urbo Herzberg am Harz. La nomo de la urbo estas bona atesto. La Esperanta placo, monumento kaj strato de s-ro Joachim Giessner, busto de Zamenhof, vojmontrilo en la lingvoj germana kaj Esperanta k. a. montras ke la urbestro estas antaŭvida kaj sageca kaj ke la urba registaro -- klerigita kaj malferma. Mi raportos nian viziton al la koncernaj departementoj de la Tianjin-a Registaro. Mi deziras kontribui por kunlaboro kaj disvolvo de la du landoj." Ni donacis al la urbestro foto-albumon pri Tianjin, Esperantajn gvidlibron por Tianjin, poŝtkartojn pri pejzaĝoj de Tianjin kaj pri L. L. Zamenhof, kreinto de la lingvo Esperanto. S-ro urbestro Walter Gerhard reciprokis al ni foto-albumon pri Herzberg am Harz, memorigan insignon pri urba emblemo k. a. Ni invitis s-ron urbestron Walter Gerhard al Tianjin en la nomo de la Tianjin-a E-Asocio. 

 

    La Interkultura Centro Herzberg

 


La domo de la Interkultura Centro Herzberg

 

    Antaŭ malgranda duetaĝa domo sidanta en la urbocentro de Herzberg am Harz staras du flagostangoj ambaŭflanke de la pordo de la domo. Sur unu el ili flirtas la verdstela flago kaj sur la alia -- la flago de la Eŭropa Unio. De sur la muro ĉe la pordo pendas kupra tabulo sur kiu legiĝas verdaj vortoj: Interkultura Centro Herzberg kaj Germana Esperanto-Centro. En la unua etaĝo estas kuirejo, tualetejo, konservejo kaj dormoĉambroj, sur la dua -- kunvenejo, klasĉambro, biblioteko, arkivo, kabineto, pres- kaj kopi-ĉambro. La centro konsistas el tri organizoj: la Germana Esperanto-Centro, inkl. de la eduka kaj kultura filio de la Germana Esperanto-Asocio, la Germana ILEI-sekcio kaj la regiona klubo Esperanto-Societo Sudharco(Südharz). 

 

 


La kupra ŝildo de la Interkultura Centro Herzberg kaj la Germana Esperanto-Centro

 

    Dank' al klopodado de loka esperantisto s-ro Joachim Giessner dum dekoj da jaroj, la centro estis fondita en la 20-a de novembro 2004. Kaj ankaŭ dank' al plurflanka klopodado de s-ro Peter Zilvar kaj s-ino Zsofia Korody, la urba parlamento unuanime konsentis kaj decidis nomi la urbon Herzberg am Harz per la Esperanto-urbo. 

 


Kunfotado antaŭ la pordo de la Interkultura Centro Herzberg

 

    Kiel kunlaboranto de la urba registaro Herzberg am Harz, la Interkultura Centro Herzberg kune kun la urba registaro konstruis bazan E-organizon en la urbo por servi al Esperanto. Aperis en la urbo unue la Interkultura Centro Herzberg, bonvenigŝildoj kaj vojmontriloj en la lingvoj germana kaj Esperanta, poste Esperantaj memoraĵoj kaj slogano-tabulo, propagandaj folioj faldeblaj, poŝtkartoj, statuo de L. L. Zamenhof, Esperanto-Muzeo, Esperanta Ekspozicio, Esperantaj retpaĝoj, informiloj kaj turismaj gvidlibroj en pluraj lingvoj kaj tiel plu. La Interkultura Centro Herzberg liveras servojn por Esperantaj projektado, tradukado, desegnado kaj farado. La laborantoj de la Interkultura Centro Herzberg estis ĉefaj organizantoj de la ĉi-foja Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, kaj en ordinaraj tagoj ili ofte faras interŝanĝojn kun Esperantaj organizoj kaj individuoj el diversaj landoj de la mondo.

 

    Esperanto-trinkejo en Munĥeno

 

    Munĥeno, la tria granda urbo de Germanio post Berlino kaj Hamburgo, estas la ĉefurbo de Bavario. Ĝi funkcias kiel la plej granda centro ekonomia, trafika kaj kultura. En la fervoja stacidomo ni renkontiĝis kun samideanoj Fritz Hilpert kaj Georg Kriegmair, kiuj nin atendas tie. Ili nin akompanis viziti la urbon kaj vespere s-ro Fritz Hilpert kondukis nin al Esperanto-trinkejo por trinki bieron.

 

    La trinkejo "Esperanto" lasis al ni profundan impreson. Kiam ni eniris en ĝin, la mastrino nin salutis unue. Je tio mi komprenis, ke s-ro Fritz Hilpert estas ofta kliento de la trinkejo. La tieaj klientoj plejparte estas afrikaj amikoj. La mastrino estas nigra virino en la aĝo de pli ol 30 jaroj kaj tre flue parolas germane. Al ŝi nin prezentis s-ro Fritz Hilpert, kaj ŝi montris al ni, du ĉinoj, sian plej grandan gastamon kaj afablecon. Mi kaj ŝi interparolis trinkante bieron. Mi demandis al ŝi : "Kial via trinkejo portas la nomon Esperanto?" Ŝi respondis, ke ĉar Esperanto estas la komuna lingvo de la tuta mondo kaj helpas allogi klientojn. Mi demandis ankaŭ: "Ĉu vi kaj viaj servistoj scipovas paroli en Esperanto? " Ŝi neis. Je tio, mi faris al ŝi kurson pri Esperanto kaj proponis al ŝi lerni la lingvon, ĉar "en la urbo Munĥeno viglas Esperanto-movado kaj multas esperantistoj. De ili vi povos lerni Esperanton, kaj pro tio, ke vi parolas Esperanton, pli da esperantistoj el diversaj lokoj de la mondo venos al vi por ĝui bieron." Ŝi jesis kun rideto. Kiam ni volis forlasi la trinkejon, la mastrino kunfotiĝis kun ni.

 


La aŭtoro kun la mastrino de la trinkejo "Esperanto" en Munĥeno

 

    Sur la vojo al nia hotelo s-ro Fritz Hilpert diris al mi : "Mi dankas vin pro tio, ke vi diskonigis al ili Esperanton. Venonte, ni kunlaboros kun ili kaj faros la trinkejon unu el la aktivejoj de Esperanta klubo en la urbo Munĥeno. " 

 

    Vizito al la Kultura Centro Esperantista de Svislando

 


Gastado en la Kultura Centro Esperantista de Svislando

 

    La Kultura Centro Esperantista (KCE) de Svislando portas ankaŭ la nomon "Esperanto-Domo de KCE". Ĝi sidas en la malgranda urbo en nordokcidenta Svislando kun pitoreskaj pejzaĝoj. Nin tiklis la tieaj naturaj pejzaĝoj, vigla Esperanto-movado kaj ankaŭ s-ino Liu Jun, vicĝenerala sekretario de la Tianjin-a Esperanto-Asocio. Post sia edziniĝo al s-ro Dieter Rooke en la pasitna jaro ŝi vivas kaj laboras en tiu ĉi urbo malgranda kaj ĉarma. Ni, veninte el ŝia hejmloko, alportis al ŝi informojn pri Esperanto-movado de la hejmlando, salutojn de samideanoj el Tianjin, kondimentojn por ĉinaj pladoj kaj tiel plu. 

 

    S-ino Liu Jun kaj ŝia edzo s-ro Dieter Rooke nin bonvenigis en la fervoja stacidomo de la urbo. S-ro Giorgio Silfer, prezidanto de la centro, nin akceptis en la centro kaj prezentis al ni ĝian vicprezidanton s-ro Dieter Rooke, s-inon Anna Bartek, s-inon Marcanti kaj aliajn membrojn de la centro. Post tio li gvidis nin viziti la centron kaj samtempe konigis al ni ĝiajn strukturon kaj ĝeneralan situacion.

 


S-ro Giorgio Silfer (la dua de maldekstre), prezidanto de la Interkultura Centro Herzberg, s-ro Dieter Rooke (la dua de dekstre), vicprezidanto de la Interkultura Centro Herzberg, kune kun la aŭtoro (la unua de maldesktre) kaj respondeculo el la Tianjin-a Federacio de Sociaj Sciencoj 

 

    Tiu ĉi Kultura Centro Esperantista estas la plej granda inter tiuj kiujn ni vizitis. La sidejo de la centro konsistanta el kvar etaĝoj areas 17 mil kvadratajn metrojn. En la unua etaĝo estas kunvenejo, klasĉambro, manĝejo kaj kuirejo, en la dua -- klasĉambro, kunvenejo, kabineto, biblioteko, ĉambro por dosieroj kaj referencoj, la tria kaj la kvara -- gastoĉambroj, stokejo kaj tiel plu. En la centro ofte okazas trejnaj kursoj, renkontiĝoj, prelegoj, vizito de esperantistoj el diversaj landoj por seminarioj kaj aliaj agadoj. Ankaŭ la redakcio de "Heroldo" sidas ĉi tie. S-ino Anna Bartek estas ne nur veterana redaktoro, sed ankaŭ fama kantisto. Ek de la jaro 1984 ŝi komencis kanti Esperantajn kantojn kaj faris prezentadon en diversaj Esperanto-kunvenoj kaj aktivadoj en diversaj partoj de la mondo. S-ino Liu Jun servas kiel sekretario de la centro kaj funkcias kiel ligilo inter esperantistoj de Ĉinio kaj Svislando. En la vespera manĝo la gastigantoj kaj la gastoj interparolis pri diversaj aferoj, ekz., pri la 64-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso ĵus fermita en la urbo Herzberg am Harz, pri la de Ĉinio gastigonta 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en la jaro 2015, pri plurfoja vizito de s-ro Dieter Rooke al Ĉinio, pri la 45-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazonta en Kunming de Ĉinio julie de la kuranta jaro, pri la malgranda urbo La Chaux-de-Fonds de Svislando, pri la urbo Tianjin de Ĉinio, pri Ĉinio, pri Svislando kaj tiel plu... La de mi alportita vino de Ĉinio estis ege aplaŭdita de la ĉeestantoj. Intertempe, s-ino Anna Bartek certe prezentis Esperantajn kantojn. Estis pli interesa, ke la ĉeestantoj sate ĝuis la fragmentojn de pekina opero kantitajn de respondeculo el la Tianjin-a Federacio de Sociaj Sciencoj. Esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj estis dronitaj en gaja etoso kun densa koloro de Esperantujo.

 

    Vizito al la urbo Lodz de Pollando

 

    Lodz, la dua granda urbo de Pollando, ĝemeliĝis kun la urbo Tianjin en la 11-a de oktobro de la jaro 1994. En la jaro 1998 la Tianjin-a E-Asocio sendis sian delegacion al la urbo Lodz kaj laŭinvite partoprenis en la 29-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto kaj en la celebrado por la 90-jariĝo de la Lodz-a E-movado. En la jaro 2002 d-ro Tadeusz Ejsmond, samideano el la urbo Lodz vizitis Tianjin. En la jaro 2008 mi, reprezentante la Tianjin-an E-Asocion, refoje vizitis la urbon Lodz, post partopreno en la 60-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, kaj pluapaŝe intimigis la amikecan rilaton inter la dulandaj E-organizoj.

 


La aŭtoro (la dua de dekstre en la unua vico) kune kun lodz-aj samideanoj

 

    Dekkelkaj membroj el la Lodz-a E-Asocio kaj ni intervidiĝis kaj varme brakumis kiel familianoj. Al ili mi rakontis miajn travivaĵojn dum la vojaĝo en Eŭropo kaj poste al ili mi prezentis la situacion de la Tianjin-a E-Asocio kaj konigis informojn pri la 45-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazonta en Kunming de Ĉinio julie de la kuranta jaro kaj tiel plu. Fine, mi sincere invitis lodz-ajn esperantistojn viziti Tianjin kaj Ĉinion. Raportistoj el la Lodz-a Televida Stacio faris intervjuon kun s-ro Robert Kaminski kaj mi pri la rilatoj inter la E-organizoj de la du ĝemelaj urboj, iliaj amikecaj interkomunikadoj kaj disvolviĝo kaj ankaŭ pri aliaj aferoj. Esperantistoj de la du ĝemelaj urboj atingis la komunan konon, t. e. pluapaŝe intimigi la rilatojn inter la du urbaj E-organizoj, pluapaŝe oftigi plurkampajn interŝanĝojn kaj reciprokajn agadojn de la du urbaj E-asocioj, kaj pluapaŝe esplori pri la vojo servi per Esperanto al la ekonomiaj konstruo kaj evoluo de la du urboj.

 

    Vizito kun respekto al la monumento de L. L. Zamenhof

 

    Varsovio, ĉefurbo de Pollando, estis la lasta loko, kiun ni vizitis dum nia vojaĝo en Eŭropo. En la 31-a de majo ni faris viziton kun respekto al la monumento de L. L. Zamenhof, akompanate de lokaj samideanoj Alina Mozer kaj Justyna Lisiecka. En la 14-a de aprilo de la jaro 1917, L. L. Zamenhof forpasis pro kormalsano kaj du tagojn post lia forpaso oni enterigis lin en la hebrea tombejo de Warszawa ĉe la strato Okopowa. En la jaro 1954 Unesko de la Unuiĝintaj Nacioj nomumis d-ron L. L. Zamenhof per "Famulo de la monda kulturo" pro lia kontribuo al la homaro. En la n-ro 49 / 51 de la strato Okopowa silentas ordinara tombejo publika por judoj. Laŭ kutimo, viroj ne povas eniri en la tombejon de judoj kun la kapo nuda. Pro tio, gardisto de la tombejo pruntedonis al ni ĉiuj ĉapon en formo de plado. Ni, kondukitaj de Alina Mozer kaj Justyna Lisiecka, rekte venis al la tomboŝtono de L. L. Zamenhof tute apud vojo. La bazo de la tomboŝtono sidas sur loko pli alta ol la vojo je pli ol unu metro kaj de la bazo de la tomboŝtono al la vojorando formiĝis kvadrata delikvo je du kvadrataj metroj, en kies centro estis pavimita per rulŝtono la verda stelo kaj la lumoj elradiitaj de la verda stelo. Sur la supro de la tombo estas ronda terglobo, kaj sur la fasado legiĝas jenaj vortoj en Esperanto:

 

    "Doktoro

 

    Lazaro Ludoviko

  

    Zamenhof

 

    Kreinto de Esperanto

 

    Naskita 15-XII-1859

 

    Mortis 14-IV-1917."

 


Tomboŝtono de L. L. Zamenhof en la hebrea tombejo de Warszawa ĉe la strato Okopowa

 

    Laŭ kutimo de judoj, ni prezentis anstataŭ floroj kelkajn rondajn ŝtonojn al nia majstro antaŭ lia tombo por esprimi al li nian respekton kaj amon. 

 

    Apud la tombo de L. L. Zamenhof sidas tiu de lia edzino Klara Zamenhof. Ili kune vivis dum 30 jaroj ne nur kiel geedzoj amantaj unu la alian en la vivo, sed ankaŭ kiel kolegoj helpantaj unu al la alia en la kariero. Eĉ dum milito, pro tio ke Esperanto iom similas al la germana lingvo, la tiamaj aŭtoritatoj de Varsovio suspektis ke L. L. Zamenhof estis "spiono" kaj poste li estis kondamnita kiel "perfidulo". Iu raportisto intima kaj pia al Rusio eĉ atakis L. L. Zamenhof per tio, ke li estas "danĝera internacia persono". Kiel ajn, la edzino de L. L. Zamenhof restis ĉiam optimista kaj montris sian viglecon, senlace zorgis pri la vivo de sia edzo kaj helpis al li aranĝi la aferojn en la laboro. Post forpaso de la edzo, ŝi kun pieco tenis la originan aranĝon de la kabineto de la edzo en la loĝejo en Varsovio, per tio ŝi gardis sian profundan amon al la edzo.

 

    En la tombejo mi multe pripensis. Esperanto kreita de L. L. Zamenhof antaŭ 125 jaroj ne nur estas lingvo, sed ankaŭ estiĝas en ĝi idealo, t. e. la monda paco kaj diversnaciaj popoloj de la homaro kunvivas en egaleco kaj kun intimeco kiel familianoj. Kaj ĝuste pro tio, la esperantistoj el diversaj landoj kun kiu ajn ŝtaneco kaj nacieco povas respekti unu aliajn, kaj ekzistas inter ili aparta sentimento kaj intimaj rilatoj. Kiam oni lernas kaj uzas Esperanton kun tia idealo, oni havas senlime grandan energion.

 

    Kvankam L. L. Zamenhof forpasis jam antaŭ 95 jaroj, tamen lia nobla moralo kaj granda spirito vivas ĉiam en la koro de ĉiuj esperantistoj kiel neelĉerpebla fonto de la fortoj!

 

 Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng