2012-08-24
 Laboranto de historiaj restaĵoj purigas historian restaĵon. |
|
 La tri statuoj de Budho eltrovitaj |
La 22-an de aŭgusto oni eltrovis tri statuoj de Budho en la grotoj de Xiangtang-templo en la urbo Handan de Hebei-provinco de Ĉinio.
Xiangtang-templo estas unuo de historiaj restaĵoj ĉefe protektata de Ĉinio. En la loko estas 16 grotoj, pli ol 450 bareliefoj sur krutaĵoj, pli ol 5 mil grandaj kaj malgrandaj statuoj kaj sutroj gravuritaj sur stonegoj. La eltrovitaj tri statuoj de Budho altas je 25-30 centimetroj, unu el ili estas kovrita per kolora desegnaĵo. Ĝi havas karakterizaĵon de statuo de Budho en la periodo de la dinastio Norda Qi (550-577).
Laŭ konigo de administristo de la grotoj, la tri statuoj de Budho estis kaŝitaj inter muroj de iu flanka ĉambro en la ruino de la grotoj kaj ili malkovriĝis pro falo de la muro pro pluvego. La flanka ĉambro el brikoj kaj ŝtonoj estis konstruita en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. La tri statuoj de Budho estis metitaj inter muroj kaj ĝuste pro tio ili estas bone konservitaj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|