2012-08-27
 En la bienalo |
|
 Skulptaĵoj faritaj de Yue Minjun |
La 25-an de aŭgusto en la Xinjiang-a Arta Centro inaŭguriĝis la Unua Xinjiang-a Bienalo de Moderna Arto kun la temo "Alto" kaj kun la celo per diversaj formoj de moderna arto prezenti artan sukceson en Ĉinio, konstrui platformon de internacia akademia komunikado kaj progresigi kulturan interŝanĝon de Ĉinio kun okcidentaj landoj.
Ĉeestis la bienalon 122 verkoj de 100 artistoj el la ĉeftero de Ĉinio, ĝiaj Hongongko kaj Taiwan. En la bienalo ekspoziciiĝis oleaj pentraĵoj, ĉinaj pentraĵoj, fotografaĵoj, skultaĵoj, instalaĵoj kaj videoj, kiuj en diversaj flankoj kaj niveloj reflektis la vivstaton kaj la ideon de popolanoj en la moderna tempo kaj prezentis kreadon de modernaj artistoj. La bienalon ĉeestis ankaŭ verkoj de ĉinaj artistoj, kiaj Cai Guoqiang, Xu Bing, Zhang Xiaogang, Chen Danqing, Yue Minjun, Wang Guangyi, Zeng Fanzhi kaj tiuj de Xinjiang-aj artistoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|