Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Studentoj de la Moskva Ŝtata Universitato vizitis pekinajn spektaklojn
2012-08-27


La studentoj kunfotiĝas sur la Granda Muro. 
 

La studentoj kunfotiĝas antaŭ la pordego de la Imperiestra Palaco. 

 

    En la 24-a de aŭgusto la studenta esplora delegacio de la Moskva Ŝtata Universitato vizitis Tian' anmen-Placon, Imperiestran Palacon kaj Grandan Muron en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. La studentoj estis impresitaj pro la historio kaj kulturo penetrita en la grandaj spektakloj kaj entuziasme sin kunfotis.

 

    Dum sia vizito al Rusio, ĉina vicĉefministro Li Keqiang invitis tricent studentojn de la Moskva Ŝtata Universitato al Ĉinio por fari dek-tagan viziton en la lando dum la somera ferio.

 

    La estro de la delegacio estas sinjoro Sadovnichii (Victor Antonovich Sadovnichii), direktoro de la Moskva Ŝtata Universitato. Kaj la partoprenantoj venis el pli ol dudek fakultatoj de la universitato. Ili dividis en du grupojn, la unua atingis Pekinon en la 18-a de la kuranta monato kaj aviadile veturis al Xi' an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio, kaj la dua atingis en la 19-a kaj veturis al Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio. La du grupoj finis siajn esploradojn en la du provincoj kaj revenis al Pekino por daŭrigi la viziton.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng