Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vojo al la nova vivo -- renaskiĝo de toksiĝemulo
2012-08-27

de XU CHANG

 

    "Matene mi staras en alta domo, mane kaptas la feran fenestran kradon kaj rigardas malproksimen al la hejmloko trans la pikdratoj kaj altaj muroj. La karcero malliberigis mian koron kaj ankaŭ mian sonĝon. Post tiu vespero kiam mi dronis en la 'paradizo' kreita de narkotaĵo mi, anstataŭ iri al la vera paradizo, falis en la inferon, kaj brilaj mankatenoj estis ŝlositaj ĉirkaŭ miaj pojnoj." Tio estas paragrafo de la artikolo de Wang Chen, kiu nun ankoraŭ restas en la Jiutai-a Sentoksigejo por akcepti kontraŭnarkotisman kuracadon en Jilin-provinco, norda Ĉinio.

 

    En la jaro 2005 post la malsukceso de sia negoco, Wang Chen komencis tuŝi narkotaĵojn, kaj post tio en lia koro estis nur la drogoj anstataŭ sia familio kaj amikoj. Aŭguste en 2011 li estis kaptita de policanoj kiam li prenis narkotaĵojn en iu hotelo, kaj estis sendita en sentoksigejon. Wang Chen diris, ke dum uzado de narkotaĵoj li estis tuttage dormema kaj senenergia, preskaŭ sin gluis al la lito, kaj vekiĝinte li daŭrigis la toksi-uzadon.

 

    Wang Chen kaj lia edzino ne havas infanon, ĉar li scias, ke la narkotaĵoj ege malbone influas la feton. Li ĉiam mensogis al sia edzino, ke li faras negocadon ekstere, kaj neniam diris la veron al ŝi pri la narkotaĵoj. Ŝi trovis, ke ŝia edzo estas toksiĝemulo, nur kiam li eniĝis en la sentoksigejon. Wang Chen memoras la mienon de sia edzino kiam ŝi sciis la veron. "Ŝi ege ĉagreniĝis,... sed feliĉe, ke mia familio ne forlasis min."

 

    Wang Chen profunde konis la damaĝojn de la narkotaĵoj en la sentoksigejo, kaj li decidis liberigi sin de narkotismo fizike kaj psike. Li bone kunagis kun la kuracistoj kaj resaniĝas iom post iom. "En la komenca tempo de la deviga kuracado, mi pezis nur 55 kilogramojn, sed nun jam preskaŭ 70. Kiam miaj familianoj rimarkis, ke mi estas pli kaj pli sana, ili estas tre ĝojaj. Ili diris al mi, ke mi ne zorgu la hejmajn aferojn kaj diligente akceptu la sekvan kuracadon. La ĉielo gardas ĉiujn." Kiel iama uzanto de narkotaĵoj li volas diris al la toksiĝemuloj en la socio, ke ili nepre forlasu la narkotaĵojn, ĉar narkotaĵ-manio estas vojo al infero. Wang Chen ege deziras reveni al sia familio. Li skribis tion en sia verkaĵo: "Nur post kiam mi liberigos min el la ungoj de narkotaĵoj, mi povos reveni al mia hejmo. Tie estas mia vera paradizo kaj vera sonĝo."

 

 

 
Hejmenreveno estas la plej forta deziro de Wang Chen.
 
 
Wang Chen telefonas al sia edzino.
 

Wang Chen (la malantaŭa) ludas tablotenison. 
 
 
Wang Chen en la sentoksigejo

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng