2012-08-28
 La ŝtona ponteto konstruita en la unua fazo de la ĝardena konstruado |
|
 En la galerio de la ĝardeno |
Laŭ la raporto farita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en la 26-a de aŭgusto, mil tunoj da tajhu-rokoj jam atingis la ĝardenon Liufang en la biblioteko Huntington en la urbo Los-Anĝelo de Usono. La ĝardeno Liufang estas la plej granda tradicia ĝardeno de Ĉinio ekster Azio. Nun, oni komencis la duan fazon de la konstruado de la ĝardeno. La tajhu-rokoj estas gravaj materialoj por la projekto de la konstruado.
Inspiritaj de la suzhou-aj klasikaj ĝardenoj, la ĝardenoj jam povas esti trovitaj en la kvin kontinentoj de la mondo. La ĝardeno Liufang konstruita en la jaro 2008 estas la 30-a kaj la plej granda tradicia ĝardeno de Ĉinio kun la suzhou-a tipo ekster Ĉinio. Preskaŭ ĉiuj konstruaj materialoj estis transportitaj el Ĉinio. Pli ol 60 profesiaj ĝardenistoj speciale veturis al Los-Anĝelo por fari la konstruadon surloke.
La ĝardeno Liufang povas doni la plej intuician impreson de la ĉina kulturo al la lokaj vizitantoj en Usono. Kaj la transmaraj ĉinoj kaj ĉin-devenuloj sentos hejmecon kiam ili paŝos en la ĝardenon kaj vidos familiajn pejzaĝojn.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|