2012-08-28
 En la inaŭgura ceremonio de Naadam |
|
 Aktoroj prezentas dancon en la inaŭguro. |
Vespere de la 27-a de aŭgusto inaŭguriĝis la 2-a Erdos-a Internacia Naadam, t. e. la unua sporta kunveno de Interna Mongolio, Ĉinio. "Sub la sama blua ĉielo oni kunvenas en Naadam" estis la temo de la kunveno, kiun ĉeestis ĉinaj kaj aliaj 40-landaj delegacioj, vizitantoj kaj arttrupoj el 15 landoj.
En 7 tagoj daŭras la kunveno, kiu konsistas el 5 partoj, kiaj sporta konkurso, arta aktivado, ekspozicio, grupa aktivado kaj komerca interŝanĝo. Troviĝas en la parto de la sporta konkurso 16 sportbranĉoj kaj 100 ludoj, inluzive de ĉevalo-kuro, kamelo-kuro, arkpafado, volano kaj mongola ŝako.
Naadam en la mongola lingvo havas la signifon de amuzo kaj ludo. Ĝi estas tipa tradicia mongola aktivado kaj sporta kunveno tre ŝtata de la mongola popolo, kaj okazas ĉiujare.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|