2012-08-29
 Zhao Li, kultura konsilisto de la ĉina ĝenerala konsulejo en Sidnejo, kune gongas kun la infanoj por la komenciĝo de la programo. |
En la 26-a de aŭgusto komenciĝis la seria programo por ĉinaj kaj aŭstraliaj infanoj en Sidnejo, urbo de Aŭstralio. Oni okazigis inaŭguran ceremonion por la programo kun la titolo "Kontaktiĝi kun Ĉinio -- kultura interŝanĝo de infanoj ĉinaj kaj aŭstraliaj" en la Sidneja Opera Teatrejo (Sydney Opera House). La infanoj ĉinaj kaj aŭstraliaj kune konstruos amikecan ponton per siaj pentraĵoj, kantoj kaj aliaj aktivecoj tra la interŝanĝo de Ĉinio kaj Aŭstralio.
La jaro 2012 estas la 40-a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio. La seria programo reciproke konigos la infanojn de la du landoj pri la lernado kaj la vivo de samaĝaj geknaboj sub malsamaj kulturoj per iliaj amikeco-celaj asocioj, edukaj interŝanĝo, prezentado, prelegoj, karikaturaj verkoj kaj elektronikaj ludoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|