Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kiam la Ĉielo Falis
2012-08-29

    Iam estis homo, kiu ne laboris sed kuŝis sur lito pensante: "Kiom bone estus, se la ĉielo falus! Kaj tiam pereu ĉio en la mondo, krom mi kaj unu junulino. Ni geedziĝus kaj vivus dolĉan vivon. Ho! Kiom bona tio estus!"

 

    Neatendite ĝuste tiam ekaŭdiĝis bruego, kaj kun la bruego falis efektive la ĉielo, kaj pereis efektive ĉio krom li kaj unu junulino. Li freneze ĝojegis. Sed neatendite la junulino ĉirkaŭrigardis kaj ekploris plendante al li:

 

    "Ho ve! Jen via bela ideo! Restas nun ni du solaj en la mondo. Nur malsato sufiĉos fini niajn vivojn, jam ne menciu la ceterajn."

 

    "Prave!" pensis li tion aŭdinte, "Estus bone, se estus ankaŭ unu kuiristo." Jen aperis efektive unu kuiristo, tuj post lia ekpenso. Ree li ĝojegis, sed la kuiristo tuj ekgrumblis ĉirkaŭrigardinte:

 

    "Troviĝas nek rizo rafinita nek faruno, nek oleo nek salo, nek brulaĵo nek kuiriloj. --- Ĉio ĉi tio mankas. Kiel mi povus kuiri manĝaĵojn!"

 

    "Prave!" ree pensis li tion aŭdinte, "Kiel bone estus, se troviĝu ankoraŭ po unu homo por produkti rizon, farunon, oleon, salon, brulaĵon kaj kuirilojn!" Apenaŭ li finpensis, aperis tuj efektive tiuj ĉi homoj. Ree li ĝojegis, sed tute neatendite tiuj ĉi homoj diris al li malgaje ĉirkaŭrigardinte:

 

    "Ve! Estas nek rizo nek pistilo...."

 

    "Ve! Kaj nek azeno nek muelilo..."

 

    "Ve! Ambaŭ sezamo kaj olefariloj mankas..."

 

    "Ve!Kie estas la bezonataj marakvo kaj sunlumo?..."

 

    "Ve! Ne troviĝas montoj nek arboj..."

 

    "Ve! Ambaŭ feron kaj fajron mi ne havas..."

 

    "Ho ve! Mia ĉielo!" tuj ekkriis li manpreminte la kapon. "Ĉio ĉi tio troviĝus, nur se la ĉielo ne falus. Sed kion faru mi nun, kiam falis jam la ĉielo!" Ege perpleksigita li ekŝvitis tutkorpe kaj ekmalfermis la okulojn. --Ho, la ĉielo ja ne falis. Ĉio okazis nur en la sonĝo.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng