2012-08-29 Iam troviĝis simio-bredanto, kiu amis simiojn kaj bredis ilin en granda nombro.
Li povis kompreni ilin, kaj ili lin. Li kutimis malpliigi la nutraĵon de sia familio por kontentigi ilin.
Baldaŭ manko de nutraĵo akre sentiĝis en la hejmo. Li volis limigi la porciojn de la simioj. Tamen li timis, ke ili fariĝos malobeemaj, kaj decidis ilin trompi.
"Mi donos al vi tri kaŝtanojn en la mateno kaj kvar en la vespero," li diris. "Ĉu tio sufiĉas?"
Ĉiuj simioj leviĝis por esprimi sian koleron.
Momenton poste, li diris: "Nu, do mi donos kvar en la mateno kaj tri en la vespero. Ĉu tio sufiĉas?"
La simioj denove kaŭriĝis sentante sin tute kontentaj.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |