2012-08-29 Iun tagon Afanti iris al la urbo pro afero. Ĉe la urbopordo li vidis guberniestron, juĝiston, bienulon kaj distriktestron babili sidante antaŭ la preĝejo.
"Ĉu vi venis viziti la urbon, Afanti?" demandis unu el la kvar, kiu konis Afanti.
"Jes," respondis Afanti.
"Venu, venu, Afanti!" denove diris tiu. "Rakontu al ni ion interesan, ĉu bone?"
"Pardonon, mi ne havas tempon," diris Afanti, ŝajnigante sin ne konanta ilin. "Mi ĵus renkontis iun karavanon ekster la urbo kun kvar kameloj, kiuj estas plenŝarĝitaj per varoj. Oni diris al mi, ke la varojn oni portis al la gubeniestro, juĝisto, bienulo kaj distriktestro. Ĝuste nun mi serĉas ilin."
Aŭdinte tion, la kvar altranguloj urĝe plu demandis: "Ĉu vi scias, kion ili portas, Afanti?"
"Jes," respondis Afanti, "oni klarigis al mi, ke la unua kamelo portas ĉantaĝon sendatan al la distriktestro, la dua avarecon al la bienulo, la tria korupton al la juĝisto kaj la kvara barbarecon al la guberniestro."
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |