Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Meng Ĝjiangnju
2012-08-29

    Antaŭ pli ol dumil jaroj, la reĝo de la regno Ĉin unuigis Ĉinion kaj faris ĝin imperio. Li estis la unua imperiestro de Ĉinio. Por gardi la landon li mobilizis sennombrajn popolanojn al konstruado murego ĉe la norda landlimo.

 

    Tie homoj laboregis tage kaj nokte. Ili pene portis teron kaj ŝtonojn de malproksimaj lokoj sur montojn, pelate de voktoj per vipo kaj sakraĵo. Kiam ili marŝis anhele kun peza ŝarĝo, ilia dorso kurbiĝis pro malsato; la norda vento ŝiradis iliajn ĉifonajn vestojn kaj frostigis ilian skeletan korpon.

 

    Inter la konstruantoj troviĝis junulo, nomata Fan Ŝjiljang, kiu havis edzinon belegan kaj virtan. Ŝi nomiĝis Meng Ĝjiangnju. Jam multe da jaroj ŝia edzo laboris ĉe la landlimo. Sed ŝi neniel povis informiĝi pri li. Ŝi imagis, ke li certe suferas dum la laboro; ŝi pensis, ke ĉion ĉi la kruela imperiestro kaŭzas. Ju pli ŝi sopiris al la edzo, des pli ŝi malamis la despotan registon.

 

    Iun printempan tagon, Meng Ĝjiangnju promenis sur kampo. Aperis floroj kaj ŝosis arboj; verdis herboj sukplene kaj flugis hirundoj pare. Ŝi plendis kante:

 

Jen arboj pompe sprosas, floroj ridas; 

 

Hirundoj por pariĝo sin invitas.

 

Duope ili forflugas kun ĝojo, 

 

Sed senkonsole mi veas sur vojo!

 

    Kiam alvenis aŭtuno, ankoraŭ mankis informo pri Fan Ŝjiljiang. Foje venis la onidiro, ke en la nordo multaj laboras en konstruado de murego; sed tie estas malvarmege, ke oni eĉ ne emas elpoŝigi siajn manojn. Aŭdinte tion, Meng Ĝjiangnju haste faris vatitajn vestojn kaj ŝuojn por sia edzo. Trovinte neniun, kiu povus porti la vestojn kaj ŝuojn al ŝia edzo, ŝi decidis mem iri al la malproksimega loko por serĉi la edzon.

 

    Survoje ŝi vidis foliojn defali de arboj kaj herbojn velki. Ŝi sentis kaj malvarmon kaj solecon. Sed ŝi ne haltis.

 

    Piedirinte la tutan tagon, ŝi elĉerpiĝis. Ŝi trenis al malgranda templo apudvoja. Apenaŭ enirinte , ŝi falis sur la plankon kaj tuj endormiĝis. Ŝi sonĝis, ke ŝia edzo alvenas al ŝi. Ŝi ridetas de ĝojo. Sed kiam li diras, ke li estas mortinto, ŝi ekploras…Vekiĝinte, ŝi dronis en dubo kaj malĝojo. Kiom da familioj disfalis pro la malbenita imperiestro! --- ekpensis Meng Ĝjangnju, daŭrigante la vojaĝon.

 

    Iutage ŝi atingis etan gastejon ĉe montovojeto. Rigardante ŝiajn ruĝajn vangojn kaj polvajn vestojn, la maljuna mastrino de la gastejo demandis kien ŝi iras. Ŝi profunde kortuŝiĝis pro la aflikto de la juna virino.

 

 

    "Ho ve!" ŝi ĝemis. "La murego tre malproksimas. Sur la vojo estas montoj kaj riveroj. Kiel vi, tiel delikata virineto , kapablas ĝin atingi?"

 

    Sed Meng Ĝjangnju firme respondis, ke ŝi mem portos ĝis la fino tiujn vestojn kaj ŝuojn al la edzo. "Kiom ajn multas malfaciloj, mi nepre lin trovos!"

 

    Frumatene de la sekva tago, la gastejmastrino akompanis ŝin ĝis alia vilaĝo, por montri sian simpation.

 

    Kaj tiel Meng Ĝjangnju marŝis kaj marŝis, ĝis iu tago ŝi sin trovis en profunda valo inter montoj. La ĉielo kovriĝis de grizaj nuboj; glacia vento blovis forte. Ŝi jam iris longan vojon tra la valo kaj tamen trafis neniun kabanon. Antaŭ ŝiaj okuloj aperis nur herbaĉoj kaj arbedoj, baraktantaj inter rokoj. Jam tiel mallume, ke ŝi neniel povis klare vidi la vojon. Ŝi ekstumblis kaj preskaŭ falis en rivereton. Kiel iri? Konfuziĝinte, ŝi povis fari nenion, ol pasigi la nokton inter arbustoj. Ĉar ŝi jam nenion manĝis la tutan tagon, ŝi tremetis en la malvarmego.

 

    "Jen mi dividas kun la edzo la suferojn en frosto," ŝi ekpensis. Tiam ŝi eksentis kuntiriĝon de la koro, kvazaŭ glavo ĝin trapikus.

 

    Kiam Meng Ĝjangnju malfermis la okulojn vekiĝinte, ŝi mire ekvidis la tutan valon kovrita de blanka tapiŝo el neĝo. Same sin mem. Kiel daŭrigi la vojaĝon? Plene perdite, senrimede, senhelpe. Subite nigra korvo alflugis kaj haltis antaŭ ŝi. Ĝi grakis dufoje kaj forflugis; sed post momento ĝi revenis, staris antaŭ ŝi kaj grakis dufoje. Meng Ĝjangnju ekkomprenis, ke la korvo montros al ŝi la vojon. Ŝi do leviĝis pene kaj ekmarŝis, sekvante la birdon. Ŝi iomete kuraĝiĝis pro la gvidado de tiu eta estaĵo. Ankoraŭfoje aŭdiĝis ŝia mallaŭta kanto:

 

Vipas forte, peze, kirle nun la neĝ’,

 

Menjo varmajn vestojn portas al la edz’.

 

Vojgvidante, grakas sola bird’al mi.

 

Ho, tro malproksimas la mureg’kaj li!

 

    Postkurante la birdon, Meng Ĝjangnju surgrimpis monton post monto, travante riverojn larĝajn kaj mallarĝajn. Kaj tiel forpasis multaj mornaj tagoj, ĝis finfine ekaperis antaŭ ŝi la murego, kvazaŭ giganta serpento sur montsuproj. Kiom ŝi ekscitiĝis je la vido! La vento tranĉis froste; sekaj herbaĉoj sin kirlis sur la nudaj montoj. Grupo kaj grupo da homoj kunpremiĝis ĉe la piedo de la murego; tiuj estis la homoj, kiuj tagnokte masonis ĝin.

 

    Meng Ĝjangnju iradis laŭlonge de la murego, provante trovi sian edzon inter la laborantaj viroj. Ŝi demandis kaj demandis pri Fan Ŝjiljang, sed ŝajne neniu sciis ion pri li. Ŝi vidis la flavepalan vizaĝon de la servutuloj, kies zigomoj elstaris sub la raspa haŭto; ŝi vidis multajn mortintojn, kuŝantajn tie kaj tie. Kie la edzo? Kial ne inter la apenaŭ vivantaj ostuloj? Kie la karulo? Ĉu meze de la rigidaj kadavroj? Amaraj larmoj gutis el ŝiaj okuloj. Kaj ŝi senvole sin turnis al la mortintoj, sed ĉiu el la kadavraj vizaĝoj estis harhirtige fremda. Kie la amata edzo?

 

    Finfine ŝi informiĝis, ke ŝia edzo jam mortis antaŭ longe pro la neeltenebla laborego kaj liaj restaĵoj eble kuŝas sub la murego.

 

    Aŭdinte la tragikan sciigon, Meng Ĝjangnju svenis. Iuj el la konstruantoj provis ŝin revivigi. Post longa tempo ŝi rekonsciiĝis kaj korŝire lamentis. La plorado daŭris plurajn tagojn. Vidinte ŝin en tia stato, neniu povis sin regi. Kaj la larmado iĝis amasa.

 

    Jen, kvazaŭ responde al ŝia granda lamentado, abrupte disfalis tiu parto de la murego, sub kiu kuŝis la kadavro de ŝia edzo. Sableroj kaj ŝtonoj kirliĝis en furioza ventego.

 

    "Estas Meng Ĝjangnju, kiu faligis la muregon per ŝiaj senfinaj larmoj!" emocie kriis la amaso ĉe la murego. Ĉies koro pleniĝis de malamo al tiu tirana imperiestro, kiu kaŭzis tiom da mizeroj al la regatoj.

 

 

 

    Kiam la imperiestro aŭdis pri la mirindaĵo, li volis tuj aŭdienci la miraklofarinton. La beleco de la juna vidvino tiel fascinis, ke li decidis preni ŝin kiel kromedzinon. Meng Ĝjangnju lin tutkore malamis pro liaj kruelaĵoj, sed ŝi komprenis, ke artifiko oferis pli bonan elturniĝon. Sekve ŝi respondis, tute aplombe, "Jes, mi obeus, se vi plenumus miajn tri petojn."

 

    La imperiestro aŭskultis atente.

 

    "Unue, enterigu mian edzinon per ĉerko el oro kun arĝenta kovrilo; due, ĉiuj viaj korteganoj kaj generaloj portu funebron kaj ĉeestu al la procesio por mia mortinta edzo; kaj trie, vi mem gvidu la procesion!"

 

    La imperiestro povis nur konsenti.

 

    Ĉio, do, estis aranĝita laŭ la postuloj de Meng Ĝjangnju. En la funebra procesio, la imperiestro paŝetis tuj post la ora ĉerko, dum aro da liaj korteganoj kaj generaloj sekvis. La imperiestro reveme anticipis la plezurojn alportotajn de belega nova kromedzino.

 

    Kiam Meng Ĝjangnju propraokule vidis, ke la edzo estis jam dece enterigita, ŝi riverencis al la mortinto kaj ploregis dum longa tempo. Subite, ekster ĉies atendo, ŝi ĵetis sin en la riveron preterfluantan la tombon.

 

    Freneze furioza, la imperiestro ordonis gardistojn, ke ili tuj tiru ŝin el la akvo. Sed antaŭ ol ili sukcesis, la juna vidvino jam transformiĝis en belegan arĝentkoloran fiŝon, kiu fornaĝis el la vido de ĉiuj gapantoj en la profundon de la klara akvo.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng