2012-08-30
 En la subskriba ceremonio |
En la tagoj de la 28a ĝis la 30a de aŭgusto egipta prezidento Mohamed Morsi, invitite de la ĉina ŝtatprezidanto Hu Jintao, faris ŝtatviziton al Ĉinio. Tio estas la unuafoja vizito de Mohamed Morsi al Ĉinio post lia prezidentiĝo, kaj Ĉinio donis gravecon al lia vizito.
En la 28a de aŭgusto en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ŝtatprezidanto Hu Jintao interparolis kun la egipta samrangulo Mohamed Morsi, kaj ambaŭ ĉeestis la subskriban ceremonion pri pluraj interkonsentoj inter la du landoj.
Egiptio estas lando en la araba mondo kaj la afrika kontinento, kiu la unua starigis diplomatiajn rilatojn kun la nova Ĉinio. Post tio, la duflankaj rilatoj disvolviĝas sane kaj stabile en longa tempo, kaj abundas amikaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en diversaj kampoj. En internaciaj kaj regionaj aferoj la du landoj tenas intiman komunikadon, kaj Ĉinio kaj Egiptio sukcese kunlaboras kadre de kunlaboraj forumoj de Ĉinio kaj la araba mondo, kaj de Ĉinio kaj afrikaj landoj. La vizito de prezidento Mohamed Morsi sendube antaŭenigos amikajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Egiptio en la nova cirkonstanco.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|