2012-08-30
 Kunfotado de invititoj antaŭ la inaŭguro de la fourumo |
|
 Li Keqiang faras salutparolon en la inaŭguro de la forumo. |
La 27-an de aŭgusto inaŭguriĝis la unua ĉina-afrika kunlabora forumo de lokaj registaroj en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Li Keqiang, ĉina vicĉefministro, ĉeestis al la inaŭguro kaj faris salutparolon.
Li Keqiang diris, ke la ĉina-afrika kunlaboro estas kunago inter la evoluantaj landoj, Ĉinio kaj Afriko devas kapti la ŝancon kaj persisti en la principoj de reciproka fido, reciproka profito kaj interreago por antaŭenpuŝi la kunlaboron kaj altigi la ĉina-afrikan strategian partnerecon al la nova nivelo kun konstruema sinteno.
Li Keqiang asertis en sia parolado, ke la kunlaboro de la lokaj registaroj jam fariĝis grava parto de la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉinio volas daŭrigi, pliigi, vastigi kaj profundigi la kunlaboron inter la lokaj registaroj kun afrikaj landoj.
Ĉirkaŭ 1.7 mil partoprenantoj ĉeestis al la inaŭgura ceremonio. La afrikaj delegitoj venis el 40 afrikaj landoj, kaj la ĉinaj el 29 urboj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj. Ankaŭ internaciaj organizoj rilataj sendis delegitojn al la forumo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|