Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wu Mengchao -- 90-jara kirurgia kuracisto
2012-08-30

de LI SHUYA kaj DONG FANG

 


Wu Mengchao atente ekzamenas la staton de malsanulo antaŭ operacio. 

 

    Matene li finis du operaciojn al malsanuloj pri hepatkancero, posttagmeze li iris al iu socia aranĝo kaj survoje li akceptis mian intervjuon en aŭto, vespere li partoprenis en tri aliaj aranĝoj. Jen unu tago de 90-jara maljunulo. Tio estas nekredebla por tiuj, kiuj propraokule ne vidis tion. Multaj homoj eble demandus, kiel li povas fari tion? Kial li, en la aĝo por ĝui liberan vivon, ankoraŭ tiel pene laboras?

 

    Li nomiĝas Wu Mengchao kaj estas la unua kuracisto ricevinta la plej altan sciencan kaj teknologian premion de Ĉinio kaj direktoro de la Dongfang-hospitalo de Hepata kaj Kolecista Kirurgio sub la Dua Armea Medicina Universitato de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, Ŝanhajo. En sia juneco li decidis klopodi por liberigi Ĉinion de la lando kun plej multaj malsanuloj de hepatkancero. Nun li jam estas 90-jara maljunulo kaj ankoraŭ daŭre penadas por realigi sian celon.

 

    Liaj "lerteco, ĝusteco kaj rapideco"

 

    Je la 11-a horo kaj 30 minutoj de la 7-a de majo 2012 Wu Mengchao eliris el la operaciejo. Li deprenis la kirurgian maskon kaj forviŝis ŝviton sur la frunto per la mano, vidigante kontentan mienon. Ĝi estis la dua operacio farita de li tiutage. Ĝis nun li jam faris pli ol 14 mil operaciojn kaj eĉ nun li ankoraŭ povas fari pli ol 200 operaciojn ĉiujare.

 


Wu Mengchao (la 2-a de maldekstre) faras operacion. 

 

    En la medicina rondo Wu Mengchao estas fama pro siaj "lerteco, ĝusteco kaj rapideco" en la operacioj. Kvankam li jam estas grandaĝulo kaj bezonas porti presbiopajn okulvitrojn, tamen li ankoraŭ estas movlerta. En la ĵus finita operacio li ekscizis hepatan tumoron kun grandeco de manplato en 30 minutoj kaj la malsanulo sangis tre malmulte. Tion ege admiris la ĉelokaj kuracistoj studantaj en la hospitalo.

 

    La ĉefflegistino Cheng Yue'e helpas Wu Mengchao en liaj operacioj pli ol 20 jarojn. Ŝi diris: "La manoj de s-ro Wu estas kvazaŭ lia tria okulo." Foje dum operacio angio de malsanulo rompiĝis kaj lia abdomena kavo pleniĝis je sango. Ĉeestantaj kuracistoj estis tre streĉaj kaj ne sciis kion fari. Palpante per la manoj Wu Mengchao trovis la rompiĝintan angion kaj haltigis sangadon same permane.

 

    Ŝajnas al Wu Mengchao, ke la laboro de kirurgoj per la manoj kaj sekciloj estas scienco kaj ankaŭ arto. Liaj "lerteco, ĝusteco kaj rapideco" en la operacioj venas el lia profunda studo de la interna strukturo kaj angia pozicio en la homa hepato, kaj ankaŭ rilatas al lia karaktero ne ŝati heziton kaj prokraston en faro de aferoj. Wu Mengchao sukcese plenumis la unuan operacion en la mondo ekscizi hepatan tumoron helpate de laparoskopo, ekscizis hepatan tumoron por 4-monata bebo kaj 18-kilograman angiomon por kamparano en Anhui-provinco.

 

    Li deziras labori ĝis la fino de la vivo

 

    Wu Mengchao maltrankviliĝis pro multiĝo de malsanuloj vizitantaj la Dongfang-hospitalon de Hepata kaj Kolecista Kirurgio. En la jaro 2005, ricevinte la plej altan sciencan kaj teknologian premion Wu Mengchao faris du aferojn: donaci la ricevitan monpremion de 5 milionoj da juanoj al fonduso por esploro de hepatkancero; skribi kune kun 6 akademianoj al ĉina ĉefministro Wen Jiabao por peti fondon de la ŝtata centro por esplori hepatkanceron.

 


Wu Mengchao en konstruejo de la ŝtata centro por esplori hepatkanceron

 

    Nun en la urbeto Anting en antaŭurbo de Ŝanhajo oni konstruas la centron. Proksime al ĝi estas konstruata ankaŭ la filio de la Dongfang-hospitalo de Hepata kaj Kolecista Kirurgio. La nova hospitalo posedos 1500 litojn, 30 operaciejojn kaj avangardajn kuracajn ekipaĵojn. Laŭ plano la konstruado de la hospitalo bezonos 1.8 miliardojn da juanoj, kiuj estas kolektitaj mem de la Dongfang-hospitalo de Hepata kaj Kolecista Kirurgio.

 

    Por kolekti la monsumon 90-jara Wu Mengchao multe klopodis. Li diris, ke kiel kuracisto oni devas havi fortikan koron. Por savi la vivon de malsanuloj kuracistoj devas kuraĝe fronti riskon kaj porti respondecon, sed ne devas multe konsideri pri si mem aŭ esti hezitemaj.

 

    Se li havas tempon, li volontas partopreni en diversaj sociaj aktivadoj, kiel akcepto de intervjuoj. Ĉar li opinias, ke li estas armeano kaj devas obei aranĝon de la organizo, kaj krom tio li havas devon konigi al la publiko la vivon de kuracistoj per amaskomunikiloj. Tio utilas al mildigo de konfliktoj inter kuracistoj kaj malsanuloj.

 

    Kiel kuracisto kaj direktoro de la hospitalo Wu Mengchao malkaŝe esprimis sian vidpunkton pri konfliktoj inter kuracistoj kaj malsanuloj: "Ja ekzistas fenomeno, ke al iuj kuracistoj mankas medicina etiko kaj por mono ili eĉ preskribas multekostajn medikamentojn, faras al malsanuloj troajn ekzamenojn kaj donas al ili superfluan kuracadon. Tio kaŭzas malkontenton de malsanuloj. Aliflanke al iuj malsanuloj mankas kompreno al kuracistoj kaj la plej baza medicina scio. Ne ĉiuj malsukcesoj kaj akcidentoj de kuracado estas kulpoj de kuracistoj. Krome iuj amaskomunikiloj ne ludas pozitivan rolon kaj faras misagitadojn, kiuj pliintensigas la konfliktojn. Estas fakto, ke la socia pozicio kaj enspezo de ĉinaj kuracistoj estas relative malaltaj kompare kun tiuj de la alilandaj. Tio malutilas al kulturo kaj allogo de eminentaj kuracistoj." Li opinias, ke la konstruado de la taŭga sistemo estas ŝlosilo por solvi konfliktojn inter kuracistoj kaj malsanuloj.

 

    Wu Mengchao rigardas la pacientojn kiel siajn familianojn kaj tenas kontakton kun iuj el ili eĉ post multaj jaroj. Ĉiufoje kiam li vidas Lu Benhai, kiu iam estis lia paciento, kaj nun ankoraŭ estas tre sana en aĝo de pli ol okdek jaroj, kaj Xiaona, kiu ricevis lian kuracadon en aĝo de kvar monatoj, kaj nun jam fariĝis flegistino, li sentas grandan feliĉon. Li tre malĝojas, kiam operacio malsukcesis aŭ malsanuloj mortis pro recidivo de kancero post operacio, tamen kiel kuracisto li devas kiel eble plej rapide liberigi sin de la sento.

 

    Neniu kuraĝas deadmoni Wu Mengchao fari operaciojn, ĉar ili scias, ke li deziras, ke lia vivo finiĝu iutage ĉe operacia tablo. Tamen li diris ankaŭ, ke li ne plu faros operaciojn, se li ne povos garantii ilian kvaliton. Multaj demandis lin, kial li, jam 90-jara, tiel pene laboras. Lia favorata disĉiplo Yan Yiqun respondis: "Por li plej malfeliĉe estus, se oni malpermesus al li fari operaciojn."

 


Wu Mengchao kaj liaj du filinoj 

 

    Kvankam Wu Mengchao estas 90-jara, tamen li estas energio-plena kiel junulo. Li havas sian manieron por konservi la sanon: teni la anim-staton kvieta, ofte uzi la cerbon, ofte movi la manojn kaj la piedojn, modere manĝi kaj regule fari sanekzamenon. Laŭ lia dua filino, la bona sanstato de lia patro estas nedividebla kun lia forta volo.

 

    Kiam mi demandis Wu Mengchao pri lia ŝatokupo, li humure respondis: "Mia sola ŝatokupo estas ludi per sekciloj."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng