Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Hongkongo la Xinjiang-a Komerca kaj Turisma Semajno
2012-08-30


Prezentado de danco kaj kanto en la inaŭguro 

 

    La 28-an de aŭgusto en la Hongkonga Ekspozicia Centro inaŭguriĝis la Xinjiang-a Komerca kaj Turisma Semajno. Estis la unua fojo, ke Xinjiang okazigis grandan aktivadon en Hongkongo.

 

    Vicestro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono faris parolon en la inaŭguro, ke tiu aktivado celis lerni sperton pri socia kaj kultura disvolviĝo de Hongkongo, diskonigi pere de la forta influo de Hongkongo la vivon de nacimalplimultoj en Xinjiang kaj pligrandigi la merkaton de la regiono por plenamplekse fortigi ĝian kapablon en konkurecon. Li esperis, ke Xinjiang kaj Hongkongo plue faros komercon kaj interŝanĝan kunlaboron por reciproke profiti kaj kune disvolviĝi.

 

    Gregory So, estro pri komerco kaj ekonomio de Hongkongo, diris en la inaŭguro, ke Hongkongo kaj Xinjiang havas konstantan kunlaboron en la kampoj de komerco kaj ekonomio. Hongkongo jam investis 433 projektojn en Xinjiang ĝis la fino de 2011. Dum la ekspozicio okazis senpagaj eksponoj de la Xinjiang-aj oleopentraĵoj, fotografaĵoj, muzikiloj, kostumoj kaj libroj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng