2012-08-30
 Sinjoro Amri Wandel klarigas la planon de la 7-a Azia Kongreso de Esperanto.
|
|
 Sinjoro Amri Wandel faras prelegon.
|
|
 Sinjoro Amri Wandel kun kun redaktoroj de EPĈ, laborantoj de ĈEL kaj pekinaj esperantistoj |
|
 En la nomo de ĈEL, sinjorino Tan Xiuzhu donacas librojn pri la ĉina E-movado al sinjoro Amri Wandel. |
|
 Yu Tao (la kvara de maldekstre), vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL regalis sinjoron Amri Wandel post la kunsido. |
Sinjoro Amri Wandel, membro de la Akademio de Esperanto, estrarano de UEA, honora prezidanto de TEJO kaj antaŭa prezidanto de la E-Ligo en Israelo, vizitis la redakcion de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj la oficejon de la Ĉina E-Ligo (ĈEL) en la kuranta semajno, laŭ la invito de ĈEL.
Intertempe, redaktoroj de EPĈ, laborantoj de la oficejo de ĈEL kaj pekinaj esperantistoj kunsidis kune kun sinjoro Amri Wandel. La lasta faris al ili raporton pri preparo de la 7-a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Jerusalemo de Israelo de la 18-a ĝis la 22-a de aprilo de 2013. Laŭ li, la totala prezo de la kotizo dum la 5-taga kongreso ne superos 200 eŭrojn po persono. Oni faros ankaŭ turismon ĉirkaŭ Jerusalemo dum la 5 tagoj. Se iu vojaĝos en la lando dum du semajnoj, 800 eŭroj estos sufiĉaj.
La 5-taga Esperanto-festeno kun riĉa soci-kultura programo kaj multaj ekskursoj en Jerusalemo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiu dum tiu sezono havas perfekte agrablan veteron. Li konigis kelkajn ekskursojn planotajn por esperantistoj. Antaŭ la kongreso oni vizitos lokojn kun bela bejzaĝo, ekzemple Hajfa kaj Akko, Nazareto, Lago de Galileo, Tel-Avivo kaj antikva Jafo, kaj post la kongreso, oni povos veturi al la fama Morta Maro, Masada, Eilat kaj la Ruĝa Maro.
La loĝejo estos moderna. Rabin, gastejo en la nova okcidento de Jerusalemo, estas plene ekipita por okazigi konferencojn kun komfortaj ĉambroj.
Krom la Azia Kongreso de Esperanto okazos ankaŭ la 69-a Internacia Junulara Kongreso de la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto en Jerusalemo. Ĝia temo tuŝos interalie la manierojn kunvivi kun la Naturo en harmonio, kaj kritike rigardos la ekologiajn progresojn en diversaj landoj.
Sinjoro Amri Wandel veturis al Pekino ĉi-foje por partopreni en la granda internacia astronomia kongreso, nomata Ĝenerala Asembleo de la Internacia Astronomia Unio. Kiel profesoro pri Astronomio, li jam faris 12 fakajn prelegojn per Esperanto en Pekino. Astronomio kiel faka scienco aspektas tre malfacila por ordinaraj homoj. Sed laŭ Amri, kiu havas 2-jaran sperton de prelego pri Astronomio en Esperanto, liaj prelegoj estis enkondukaj, kaj li tre popol-nivele parolis pri tio, do preskaŭ ĉiu esperantisto povis tion kompreni.
Vespere, invitita de Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, sinjoro Amri Wandel ĝuis tipajn ĉinajn manĝaĵojn. Ĉiuj ĉeestantoj afable babilis ĉe la manĝtablo. Kun ĉiuj ĉeestantoj sinjoro Amri Wandel interŝanĝis sian sperton en Hanojo dum la pasinta UK. Yu Tao esprimis al li sian deziron por la sukceso de la 7-a Azia Kongreso de Esperanto. Sinjoro Amri Wandel forlasos Pekinon en la fino de aŭgusto.
Verkita de Zhang Xiaotong
|