2012-08-31
 La eksponejo de la Ĉina Internacia Eldoneja Grupo en la foiro |
|
 Ĉefredaktoro de la eldonejo New World Press prezentas multlingvajn librojn. |
La 29-an de aŭgusto inaŭguriĝis la 19-a Pekina Internacia Libro-Foiro, kiun ĉeestis 2 mil eldonejoj el 75 landoj kaj regionoj. Okazos en la foiro ĉ. mil kulturaj interŝanĝaj aktivadoj.
Troviĝas zonoj de ĉinaj eldonaĵoj, alilandaj eldonaĵoj kaj diĝitaj eldonaĵoj. La gastanta lando estas Sud-Koreio kaj la gastanta urbo estas Pekino. Finiĝos la foiro en la 2-a de septembro.
La foiro estas organizita de la Ĝenerala Administracio de Eldonejo kaj Publikado de Ĉinio, la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la ministerioj pri edukado, teknologio kaj kulturo, la pekina registaro, la Ĉina Asocio de Eldonejoj, la Ĉina Asocio de Verkistoj kaj la Ĉina Ŝtata Kompanio de Publika Importo kaj Eksporto de Publikaĵoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|