2012-08-31
 Henry Kissinger parolas en la akcepto. |
La 28an de aŭgusto la ĉina ĝenerala konsulejo en Nov-Jorko aranĝis akcepton por memorfesti la 40an datrevenon de la redona vizito de la ĉina tablotenisa teamo al Usono, la "tablotenisa diplomatio" de la du landoj. Al la akcepto ĉeestis ĉ. 200 personoj, inkluzive de eksa ŝtata sekretario de Usono Henry Kissinger, kiu faris elstaran kontribuon por la starigo kaj kontinua disvolvo de la ĉina-usonaj rilatoj, s-ino Bai Lijuan, vicprezidanto de la Komitato de Usona-Ĉinaj Rilatoj, kaj George Brathwaite, usona tablotenisisto vizitinta Ĉinion antaŭ 40 jaroj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|