Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Saĝulo, la Stultulo kaj la Lakeo
2012-08-31

de Lusin*

 

    La lakeo ĉiam serĉas aŭskultanton por siaj plendoj; nur tion li volas kaj povas. Iun tagon li renkontis saĝulon.

 

    "Sinjoro!" diris li malgaje kaj larmoj fluis el la okulanguloj kiel fadeno. "Vi ja scias, ke mi vivas tute nehoman vivon. Eĉ unu solan manĝon mi ne ĉiam manĝas por la tago, kaj tiu manĝo konsistas el nenio alia ol vazeto da ŝelo de sorgo, kiun eĉ porkoj kaj hundoj ne manĝos."

 

    "Via situacio vere indas simpation!" diris la saĝulo ankaŭ malgaje.

 

    "Ĉu ne!" li entuziasmiĝis. "Tamen estas senfina laboro tage kaj nokte:

 

    Matene mi portas akvon kaj vespere rizon kuiras; antaŭtagmeze kuras tra l’ stratoj kaj nokte muelilon tiras; en suna tago mi estas lavisto de vestaĵoj, kaj en pluva, portanto de ombrelo; vintre mi hejtas kamenon por la mastro kaj ventumas al li en somero; meznokte mi preparas manĝaĵon el blanka orelfungo kaj servas ĉiam ĉe la kartludo; trinkmonon mi ricevas neniam krom de-temp-al-tempa knuto…"

 

    "Aj! Aj!..." ĝemspiris la saĝulo kaj liaj okulkadroj ruĝiĝis, kvazaŭ li volus plori.

 

   "Tiel mi ne povas plu vivi, sinjoro! Mi devas cerbumi pri iu savrimedo. Sed kia?"

 

    "Mi kredas, ke via situacio pliboniĝos..."

 

    "Ĉu? Tion mi esperas. Sed ĉar mi eligis miajn plendojn al via moŝto kaj ricevis de vi simpation kaj konsolon; mi jam plifaciliĝas. Estas evidente, ke justeco ankoraŭ ne malaperis el la mondo…"

 

    Sed, pasis malmulte da tagoj, li jam grumblis denove kaj iris plendi al alia homo.

 

    "Sinjoro!" diris li larmante. "Vi ja scias, ke mia loĝejo estas pli aĉa ol porkstalo. La mastro rigardas min ne homo; li traktas sian hundon dekmiloble pli bone ol min...."

 

    "Ho! La kanajlo!" kriegis la homo je lia surprizo. Ĉar tiu estas stultulo.

 

    "Sinjoro, mi loĝas en eta ĉambraĉo, kiu estas malseka, senluma kaj plena de cimoj. Mi estas senkompate mordata tuj post mia kuŝiĝo. Cetere estas tiel odoraĉe kaj ne troviĝas eĉ unu fenestro sur kvar vandoj..."

 

    "Ĉu vi ne povas peti la mastron malfermi fenestron por vi?"

 

    "Ĉu tio estas ebla?"

 

    "Do gvidu min al via ĉambro , ke mi ĝin vidu!"

 

    La stultulo sekvis la lakeon al la ekstero de la ĉambro kaj tuj komencis bati la termuron.

 

    "Kion vi faras, sinjoro?" la lakeo demandis timigite.

 

    "Mi malfermas por vi fenestran aperturon.

 

    "Malpermesite ! La mastro riproĉos!"

 

    "Lin ne atentu!" li daŭrigis batadon.

 

    "Venu homoj! Rabisto detruas nian domon! Rapide! Tuj truiĝos la muro, se vi alvenos malfrue!" li kriis plorante kaj rulis sin sur la tero.

 

    Lakeoj elkuris kaj forpelis la stultulon.

 

    Venis lasta la mastro malrapide aŭdinte la kriadon.

 

    "Venis rabisto, kiu volis detrui nian domon, mi alarmis la unua kaj ĉiuj elvenis kaj forpelis lin," raportis la rakeo respekte kaj triumfe.

 

    "Ci agis prave," tiel laŭdis lin la mastro.

 

    La saman tagon venis multaj konsolantoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ saĝulo.

 

    "Ĉar mi agis laŭdinde ĉifoje, sinjoro, la mastro laŭdis min. Vi diris antaŭe, ke mia situacio nepre pliboniĝos, vi havis antaŭvidon…" alparolis la lakeo entuziasme kvazaŭ li estus esperplena.

 

    "Ĉu ne..." respondis la saĝulo kvazaŭ li estus ankaŭ entuziasma por li.

 

    *Lusin (1881—1936) estis fama verkisto de Ĉinio.

 

(Esperantigita de Baodaoshe)

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng