Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Lotuso
2012-08-31

de Gaŭ Ja

 

 

 

    En la lasta jaro mi trajne veturis al Ŝanhajo. Survoje mi vidis tra la fenestro ne-malmulte da lotuslagoj. Estis tempo, kiam prosperis lotusoj, kiuj svelte elstaras super la akvo kaj aspektas senkompare ĉarme.

 

    De la infaneco mi jam ŝatas la originan belecon de la lotusfloroj. Pensante pri ili, mi ĉiufoje deziras ilin pentri por esprimi ilian modestan stilon. La lotusoj radikas en koto, tamen estas neniom malpurigitaj. La floro sidanta sur la malhel-verda tigo inter lotusfolioj estas granda, modesta kaj eleganta.

 

    La lotusoj ne nur logas kaj edifas per sia elstara aspekto, sed ankaŭ kortuŝas min per sia sindonema spirito. Iliaj floroj plibeligas la naturon; iliaj folioj povas esti uzataj kiel drogoj; kaj la radikoj bone servas al la homoj kiel nutraĵo. Eĉ kiam iliaj floroj forvelkiĝis, ili ankoraŭ donacas sian semon al la homoj.

 

    La eleganta koloro de la lotusfloroj povas sin kompari kun tiu de peonio; ilia svelta figuro povas rivali kontraŭ tiu de salikoj; la bonodoro superas tiun de jasmeno. Tamen ili ne konkuras pri beleco kun aliaj floroj. Ili silente floras en lago kaj oferas ĉion sian al la homoj.

 

    Mi amas lotusojn pro ilia arta edifo. Mi devas ne nur esprimi la stilon de lotusoj en pentraĵoj, sed ankaŭ lerni de ili la spiriton.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng