Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de D-ro Strigo
2012-08-31

    Ĵus subiris la suno. Birdoj kolektiĝis en arbaro por aŭskulti paroladon de d-ro Strigo.

 

    D-ro Strigo estas tre fama. Laŭdire li legis ne malmulte da libroj kaj posedas multajn sciojn. Tial la novaĵo pri lia parolado tuj surprizis ĉiujn en la arbaro.

 

    Post longa atendado de la aŭskultantoj la Strigo malrapide suriris la podion en aplaŭdado. Dirinte kelkajn kutimajn vortojn, li transiris al sia paroltemo. Li multe citis vortojn de famuloj. Lia parolado daŭris de la lunleviĝo ĝis la lunsubiro. Kiam li ankoraŭ parolis entuziasme, kokeriko jam aŭdiĝis el proksima kamparana korto kaj interrompis lian paroladon. Eklumis la horizonto. La Strigo levis la okulojn kaj rimarkis, ke la aŭskultantoj jam forflugis. Li nevole kapsalutis la vakajn sidlokojn kaj ĉesigis sian paroladon.

 

    La Strigo kutime dormas tage, sed en tiu tago li neniel povis endormiĝi. Kun fermitaj okuloj, li sin kaŝis en densejo por aŭskulti opiniojn de siaj aŭskultantoj pri lia parolado.

 

    Nun li aŭdis dialogon de turdo kaj oriolo.

 

    "Frato oriolo, kion vi opinias pri la parolado de d-ro Strigo?"

 

    "Laŭ mi, li paroladis kiel papago."

 

    "Ha ha! Ankaŭ mi havas la saman opinion."

 

    Strigo tremis de kolero. Li murmuris en si: "Kion vi scias! Sentaŭguloj..."

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng