2012-08-31 Unu tagon, promenante tra strato de granda urbo, Diogeno vidis soldaton, kiu kuris al li kaj demandis la filozofon:
"Ĉu vi vidis viron kuranta antaŭ vi?"
"Ne... Kial vi lin persekutas?"
"Li estas krimulo."
"Krimulo? Kio estas krimulo?"
"Viro, kiu mortigas."
"Buĉisto?
"Ne. Viro, kiu mortigas alian homon.
"Jes. Mi komprenas. Soldato?"
"Ankaŭ ne; estas viro, kiu mortigas alian en paca tempo."
"Tiam ekzekutisto?"
"Idioto! Viro, kiu mortigas alian en la hejmo."
"Nun mi bone komprenas; estas kuracisto."
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |