2012-08-31
 Soldatoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo prezentas girlandon al la memorhalo por la ĉinaj viktimoj de la Nankina Masakro. |
En la 29-a de aŭgusto la vortaro "Nankina Masakro" estis oficiale enmetita en la "Dekdua Kvin-jara Plano" de la ŝlosilaj libroj en Ĉinio. La vortaro estis projektita kaj preparata dum multaj jaroj de Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco, kiu situas en la sudorienta parto de Ĉinio.
La vortaro estos originale kompilita en grandskala libro kun ĉirkaŭ 1,5 milionoj da vortoj kaj pli ol 2 miloj da terminoj. Oni kompilos ĝin laŭ la vera historio de la masakro fare de la japana agresa armeo en la urbo Nankino, kaj kolektos en la vortaron 10 specialajn temojn, kiaj personoj, lokoj, eventoj, organizoj, dokumentoj, dosieroj, materialaj pruvoj, esplorado, edukado, disvastigo kaj tiel plu.
La eldonisto invitos aŭtoritatajn spertulojn el la historia rondo pri studo de la Nankina Masakro por partopreni en la kompilado. La aŭtoritataj spertuloj el diversaj landoj, inkl. de Japanio, Usono kaj Ĉinio, gardos la kompilan nivelon de la grandskala vortaro. Laŭ la plano, oni finos la tutan kompiladon en 3 jaroj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|