2012-09-03
 En la inaŭgura ceremonio de la 2-a Ĉina Eŭrazia Ekspozicio |
La 2-an de septembro inaŭguriĝis la 2-a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio en Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. La ekspozicio estas samtempe la forumo de komercevolua kunlaboro inter Ĉinio, Azio kaj Eŭropo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao partoprenis en la inaŭgura ceremonio kaj faris prelegon kun la titolo "Denove atingi brilan sukceson de la Silka Vojo".
Faris salutparolojn sin sekve la ŝtatestroj, ekzemple kirgiza prezidento Almazbek Atambayev, maldiva prezidento Mohamed Waheed Deen, kamboĝa ĉefministro Hun Sen, Kazaĥstana ĉefministro Karim Masimov kaj taĝikstana ĉefministro Akil Akilov. Al la inaŭguro ĉeestis ĉ. 90 gvidantoj de aziaj kaj eŭropaj landoj kaj internaciaj organizoj kaj pli ol 1 000 ĉinaj kaj fremdlandaj gastoj, inkluzive de brita eksĉefministro Tony Blair kaj nederlanda eksĉefministro Jan Peter Balkenende.
La ekspozicio estas grava platformo, sur kiu Ĉinio kaj diversaj landoj de Mez-Azio, Okcident-Azio, Sud-Azio kaj Eŭropo faras kunlaboron ĉiuflanke kaj plurkampe. La ĉeftemo de la ĉi-foja ekspozicio estas "harmonia disvolviĝo, kunlaboro por kungajno".
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|