2012-09-03
 Membro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio donas pokalon al la ĉampiono. |
|
 La tri studentoj, kiuj gajnis la unuajn tri lokojn en la konkurso |
Vespere de la 31-a de aŭgusto okazis en Pekino la finalo, ankaŭ nome la premio-dona ceremonio de la 5-a konkurso de mondaj studentoj en Ĉinio pri la ĉina lingvo "Ĉinlingva Ponto", organizita de la Ĉina Centra Televido kaj Hanban, ĉefstabejo de la Konfuceaj Institutoj, kun la temo "Parolu Ĉine, amikiĝu Tutmonde". La konkurso okazinta en 150 superaj lernejoj de 25 regionoj de Ĉinio dum 4 monatoj elektis cent elstarajn studentojn.
De la 21-a de aŭgusto la studentoj partoprenis en la konkursoj de ĉinlingva nivelo, ĉina kulturo, talento, prezentado sur scenejo kaj populareco, post kiuj eniris la antaŭajn tri lokojn korea studento, vjetnamia studento kaj taĝiga studento, kiu ĉampioniĝis kaj ricevis la pokalon de "Ĉinlingva Stelo". Estis la unua virina ĉampiono de la konkurso.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|