Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Oldaĝe
2012-09-03

de HU GUOZHU

 

Oldaĝe

 

Wang Wei (701-761)

 

Oldaĝe inklinas mi nur al kvieto,

 

kaj krome eksciti min povas nenio.

 

Revene mi do al malnova arbaro,

 

ĉar mankas al mi vivatut' en socio.

 

 

La pinaj ventblovoj malligas rubandon,

 

montluno prilumas al mi liutludon.

 

Se oni demandas pri karierismo,

 

bonvole aŭskultu fiŝkantan aludon.

 

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0

 

0=0/ 0-0/ 0=0/ 0=0

 

0=0/ 0-0/ 0=0/ 0=0

 

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0

 

0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

 

王维《酬张少府》

 

晚年惟好静,万事不关心。

 

自顾无长策,空知返旧林。

 

松风吹解带,山月照弹琴。

 

君问穷通理,渔歌入浦深。

 

 

    Inter dekmiloj da poetoj de Tang-dinastio, Wang Wei (701-761) ĝuis la renomon de la Budho de Poezio pro siaj poemoj kun abunda odoro de zenismo. Wang Wei havis multflankajn kapablojn je poezio, kaligrafio kaj pentroarto, li ankaŭ estis eksperta en muziko. Su Shi (1037-1101), la granda poeto en Song-dinastio, iam tiel komentis pri la versaĵoj de Wang Wei: "Estas bildoj en liaj poemoj, kaj poezieco en liaj pentraĵoj." Restis ĝis nun pli ol 400 poemoj de Wang Wei, el kiuj nur malpli ol 40 estis esp-igitaj.

 

    Tiu ĉi poemo estis versita de Wang Wei en sia oldaĝo, kiam li ermite vivis en sia vilao ĉe Wangchuan. Guozhu faris la esp-igon. La originala titolo en la ĉina legiĝis kiel "Responde al S-ro Zhang". Do supozeble lia amiko s-ro Zhang donacis al li poemon la unua, poste Wang Wei versis tion responde al la amiko.

 

    La poemo havis sume ok versojn, el kiuj la unuaj kvar pri la sento de la poeto. Tuj je la komenco li konfesis, ke oldaĝe li inklinis nur al kvieto. La vorto "oldaĝe" vekis nian scivolemon pri la mezaĝo, pri la pli juna aĝo? Kial en oldaĝo inklino estis nur al kvieto? Pri tio la sekvaj 3-a kaj 4-a versoj donis iom da respondo.

 

    Junaĝe Wang Wei ankaŭ havis ambicion je politiko. Kiam Zhang Jiuling (678-740) funkciis kiel ĉefministro, Wang Wei havis plenan esperon pri la realo. Sed post nelonge Zhang Jiuling estis eksigita kaj la potenco falis en manojn de fifama Li Linfu (683-752). Honestaj ŝtatoficistoj suferis sortbatojn kaj estis forpuŝitaj unu post alia de la Kortego. La politika situacio fariĝis pli kaj pli malluma. Disrompiĝis ankaŭ la espero de Wang Wei. Vizaĝe al la severa realo, Wang Wei ne volis kamaradiĝi kun la malbonaj korteganoj, sed li sentis sin senforta, "ĉar mankas al mi vivatut' en socio",tio respegulis la kontraŭdiron kaj turmenton en lia penso. Fakte estis malkontento sub la diro pri sia senkapableco.

 

    La 5-a kaj 6-a versoj skribis pri pejzaĝo sed plie pri la aŭtoro. La vento estis el inter pinoj, la luno estis super monto, senornama, tamen vekis iamgon de legantoj pri iliaj susuro kaj koloro. En la pin-arbaro nia poeto ĝuis la alblovadon de la vento, senĝene li malligis al si la rubandojn, sen brido de etiketo li ludis liuton kantante sub la klara brilo de la luno. "Malligi rubandon" kaj "ludi liuton" pli densigis la etoson de zenismo. Vere sorĉa versduo.

 

    La 7-a kaj 8-a versoj skribis pri la poeta percepto de la pejzaĝo, kun finiĝo per demando kaj (ne)respondo. La fiŝista aludo estis el la verko de Qu Yuan (屈原, ĉ.339-278 a.K.). Jen fino ambigua, implicita, remaĉinda kaj pensiga.

 

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng