Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉu Flor'?
2012-09-03

 

 

 

De HU GUOZHU

 

Ĉu Flor'?

 

Bai Juyi (772-846)

 

Ĉu flor'? Ne. Ĉu nebul'? Ne.

 

Noktmeze venas,

 

tagiĝe malaperas.

 

Kiel printempa sonĝo efemeras,

 

Kiel matena nub' preteras.

 

--- Trad. Hu Guozhu

 

0=0/ -0/ =0

 

0=0/ =0

 

0=0/ -0/ =0

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0

 

=0/ 0=0/ =0/ =0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

白居易

《花非花》

 

花非花,雾非雾,

 

夜半来,天明去。

 

来如春梦几多时?

 

去似朝云无觅处。

 

    Bai Juyi (772--846) montriĝis inteligenta jam en sia infanaĝo. Li komencis lerni versi ekde sia 5-a aŭ 6-a jaraĝo, kaj 9-jara li jam posedis la scion pri metriko. Inter la nuboj da poetoj de Tang-dinastio, Bai Juyi distingiĝis per apartaj rekordoj. Liaj verkaĵoj disvastiĝis famkonataj en kaj ekster Ĉinio dum li ankoraŭ vivis. En "Letero al Yuan Zhen" Bai Juyi tiel skribis i.a.:"Dum la longa vojo de la metropolo Chang'an ĝis Jiang'xi, ĉe lernejoj, temploj, hoteloj, ŝipoj mi ofte vidis miajn versojn surskribitajn; kaj mi ankaŭ ofte aŭdis ke popolanoj, bonzoj, vidvinoj, virgulinoj parkere recitis miajn versaĵojn."

 

    Fremdlanda komercisto el regno Xinluo (nuna parto de Koreio), kiu venis al Ĉinio por serĉi poemojn de Bai Juyi, tiel diris: "Ĉefministro de mia lando volonte pagas por ĉiu poemo de Bai Juyi cent taelojn da arĝento, kaj li kapablas distingi la malverajn de la veraj poemoj." Japano nomata Fugiwara Takemori trovis poemojn de Bai Juyi el la importitaj varoj, li omaĝis tion al sia reĝo kaj akiris altan rangon pro tio. Nun la poemoj de Bai Juyi eniris lernolibrojn de ĉiurangaj lernejoj (de elementaj ĝis superaj) en Ĉinio.

 

    Restis ĝis nun pli ol 3000 versaĵoj de Bai Juyi, sed tiuj esperantigitaj nombris nur 23, do, malpli ol centono de lia tuta verkaro.

 

    Poemoj de Bai Juyi havis okulfrapajn trajtojn, ke ili estis tiel facile kompreneblaj eĉ "por neklera maljunulino", sed tiu ĉi peco "Ĉu Flor'" legiĝis iom"obskura",do estis escepto inter poemoj de Bai Juyi.

 

    Objekto en tiu ĉi poemo estis tiel bela kiel floro, tiel leĝera kiel nebulo, tiel ŝveba kiel matena nubo, ĉarma kiel fumo, nek proksima, nek malproksima, jen aperis, jem malaperis, videbla tamen atingebla. Ĝuste kiel printempa sonĝo, kiu venis kaj foriris rapide, vekante multajn imagojn de la legantoj.

 

    La ĉefrolon de la poemo, iuj supozis najbara knabino, aliaj supozis ŝin la unua amatino aŭ ensonĝa, triaj asertis hetajro, kvaraj atribuis animstato de budaisma kredanto, kvinaj eĉ kaoso......

 

    En Ĉinio estas diro, ke "poemo ne havas ekskluzivan interpreton", kaj Ŝekspiro (1564-1616) ankaŭ diris, ke "En okuloj de mil spektantoj estas mil Hamletoj". Do, kial ni ne lasus al legantoj la liberon de imago-galopo?

 

    En la 6-a jaro de Huichang-erao, Tang-dinastio (846 p.K.), Bai Juyi forpasis 75-jara. Post lia forpaso, la imperiestro Tang Xuanzong (Li Cheng, kiu regis dum 847-860) persone versis funebran poemon por Bai Juyi, kondolence ne kiel al kortegano, sed kiel al poeto. Tio estis alia speciala rekordo. Jen la poemo:

 

Kondolence al Bai Juyi

 

Li Chen(la imperiestro Tang Xuanzong):

 

Brile versis perlojn vi dum 60 jaroj.

 

Kiu vin flegis sur Hadesa vojo?

 

Nuboj vin ne ligis kun nom' Facilloĝi,

 

nek Natur' senfara al Ĉiela Ĝojo.

 

Infanoj parkeras Senfinan Bedaŭron,

 

Ŝatas hunoj kanton pri La Bivistino.

 

Viaj verkoj plenas al ĉies oreloj.

 

Penso pri vi ĉiam ĉagrenas sen fino。

 

--- Trad. Hu Guozhu

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng