2012-09-03
 Eksponata naŭ-draka muro |
|
 Naŭ-draka muro en Datong |
La 1-an de septembro en la Metiartaĵa Ekspozicio en Shanxi, Ĉinio, montriĝis kolor-glazurita naŭ-draka muro, farita de datong-aj artistoj dum du jaroj, kiu allogas vizitantojn.
La muro longas je 5.1 metroj, altas je 1 metro, dikas je 48 centimetroj, kaj pezas je duona tuno. La ĉefa korpo estas farita el ligno kolorigita per naturaj mineraloj.
Estas mirige, ke sur ĝia dorso troviĝas 99 malsamaj skriboj de la ĉina karaktero "drako", kio spegulas la longan historion kaj kvintesencon de la ĉina kaligrafio.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|