Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
En la tagoj de konstruo de la granda halo Bandaranaike en Sri-Lanko
2012-09-04

de LIU MENGYU, XU HAO kaj WANG LILY 

    La Memora Internacia Kongresa Halo Bandaranaike de la Demokratia Socialisma Respubliko de Sri-Lanko okupas la terspacon de 13 hektaroj kaj havas la totalan konstruan areon de 32540 kvadrataj metroj. Ĝi konsistas el la ĉefa konstruaĵo kaj la dependaĵoj, parkejo, fontano kaj tiel plu. En la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento la granda halo estis konstruita sub la helpado de Ĉinio kun s-ro You Baoxian kiel la ĉefinĝeniero.

 


La Memora Internacia Kongresa Halo Bandaranaike  (Foto de Wang Lily)

 

    S-ro You Baoxian estis direktoro de la Ĉina Arkitektura Dezajna kaj Esplora Grupo, plurfoje partoprenis en la projektoj financitaj de Ĉinio por helpi aliajn landojn. La Memora Internacia Kongresa Halo Bandaranaike de la Demokratia Socialisma Respubliko de Sri-Lanko estas la plej sukcesa inter liaj verkoj, kaj la tuta procedo de la konstruado en Sri-Lanko estas neforgesebla por li. 

 

    Deziro de s-ino Bandaranaike

 

    En la jaro 1964 la tiama ĉina ĉefministro Zhou Enlai vizitis Cejlonon -- la nunan Sri-Lankon. Dum interparolo kun s-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike, tiama ĉefministro de Cejlono, la lasta esperis, ke Ĉinio helpos al ŝia lando konstrui internacian kongresan halon, unuflanke por memorigi ŝian edzon Solomon West Ridgeway Dias Bandaranaike, ĉefministron de Cejlono kaj heroon de la cejlona nacio, kiu oferis sian vivon por la sendependigo de la lando, aliflanke por atesti la grandan amikecon inter Ĉinio kaj Cejlono. Ĉina ĉefministro Zhou Enlai tuj konsentis tion kaj subskribis interkonsenton kun ŝi, ke Ĉinio senpage helpkonstruos la grandan halon en la urbo Kolombo, ĉefurbo de la lando.

 

    Post akcepto de tiu ĉi tasko en la sama jaro, la Ĉina Arkitektura Dezajna kaj Esplora Grupo tuj organizis esploran grupon el fakuloj kaj vojaĝis al la lando en junio de la sama jaro. Laŭ la esploraj materialoj la fakuloj faris detalajn analizojn pri la tieaj arkitektura stilo, konstruaj materialoj, klimataj ŝanĝiĝoj, geografia medio kaj tiel plu.

 

    Ĉefarkitekto Dai Nianci ellaboris la projekton pri la granda halo en la formo de oklatero, inspirite de la templo Tooth (Sri Dalada Maligawa) de Sri-Lanko. Tion tre ŝatis s-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike, kaj la ĉina flanko donacis al ŝi ĝian delikatan minimodelon.

 

    En majo de la jaro 1965 demisiis s-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike kiel ĉefministro, kaj estis flankenmetita ankaŭ la programo pri la konstruo de la granda halo.

 


S-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike (la unua de dekstre) rigardas la modelon de la granda halo. (Foto de Duan Mingkuan)

 

    En majo de la jaro 1970 s-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike estis refoje elektita kiel ĉefministro de la lando, kaj restartis ankaŭ la programon pri la konstruaĵo. 

 

    "Dek someroj"

 

    En la 24-a de novembro, 1970, oficiale startis la konstruo de la Memora Internacia Kongresa Halo Bandaranaike kaj en la konstruado partoprenis sinsekve pli ol 470 ĉinaj laboristoj. Sri-Lanko estas varma kiel en somero dum la tuta jaro. La ĉinaj laboristoj en la kostumo el kakio estis tute ŝvitaj dum la konstruado, kaj ili finis la konstruadon en 29 monatoj.

 

    Post starto de la konstruado, la ĉinaj laboristoj en Sri-Lanko renkontis multajn malfacilojn. Laŭ la plano oni uzis nur lignon importitan el Ĉinio, sed poste oni rimarkis, ke la loka ligno estis uzebla por la konstruaĵo, do oni haltigis la transportadon de ligno el Ĉinio kaj ekuzis tiun produktitan de la loko. Sed la lasta estis malmola ligno netraktita per sekigo. Pro tio kun tempopaso la ligna modelo en la konstruaĵo iom post iom sekiĝis, aliformiĝis kaj fendiĝis, sekve de tio falis cemento. Do, la konstruo devige haltis, kaj daŭris nur post kiam la inĝenieroj trovis la rimedon kontraŭ fendiĝo de la ligno.

 

    S-ro You Baoxian diris, ke en Sri-Lanko termitoj furioze mordis lignon, tio estas terura por konstruaĵo, kaj en la loko ne estis bona rimedo kontraŭ termitoj. Ĉinaj laboristoj rimarkis, ke la termitoj timas bitumon, do la ĉinaj laboristoj trempis lignon en bitumon unue kaj poste uzis ĝin en la konstruaĵon. Tio estas tre bona rimedo. Pli ol 40 jaroj forpasis kaj la ligno uzita en la granda halo bone funkcias sen esti mordita de termitoj.

 

    La internaj muroj de la granda halo plejparte estas el ligno. Por bona akustiko de la granda halo, oni unue plenigis malsupran parton de lignaj latoj per minerala lano, kaj kovris mineralan lanon per vitra tolo kaj ŝtalplata reto. Kaj por garantii la solidecon de la lignaj muroj, la ĉinaj laboristoj unue vernisis la lignon kaj post kiam la verniso sekiĝis, per smirga papero forviŝis ĝin de sur la surfaco de la ligno. Tion ripetinte 7 fojojn, ili fine ŝmiris per dentopasto la lignon. Ĉio tio estis farita de la ĉinaj laboristoj per la manoj. Kun fiereco s-ro You Baoxian nomis la grandan halon“manfarita metiartaĵo".

 

    La granda halo estas en la formo de oklatero, kaj por kies tapiŝo 4 ĉinaj tapiŝistoj uzis 3 monatojn por fini la kombinadon surloke. Ankaŭ la 40 marmoraj kolonoj kun alteco de 24 metroj por ornami la grandan halon estis faritaj de ili per la manoj.

 

    Dum la tagoj en Sri-Lanko la ĉinaj laboristoj povis rigardi nur 4 ĉinajn filmojn, kiujn oni projekciis alterne en la semajna fino. Tiel la ĉinaj laboristoj povis lerte parkeri la interparolojn de la roluloj en la filmoj, kaj ili prenis tion kiel grandan plezuron.

 


S-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike kune kun la ĉinaj konstruantoj (la dua de maldekstre estas s-ro You Baoxian) (Foto de You Baoxian)

 

    S-ro You Baoxian ŝerce nomis per "dek someroj" la 29 monatojn de novembro, 1970, ĝis aprilo, 1973, kiam li kaj aliaj ĉinaj laborantoj konstruis la grandan halon en Sri-Lanko.

 

    Atesto pri amikeco

 

    Ĉinaj konstruistoj kaj pli ol 900 sri-lankaj laboristoj kune starigis la grandan halon. Dum la laboro la dulandaj laboristoj faris multajn interŝanĝojn kaj lernis unu de alia la dulandajn lingvojn. Ĉinaj konstruistoj instruis arkitekturan teknologion al la sri-lankaj laboristoj kaj konigis al ili kiel uzi ĉinajn instrumentojn; dum la sri-lankaj laboristoj ofte preparis lokajn pladojn kaj ilin ĝuis sur la konstruejo kune kun la ĉinaj kolegoj.

 

    Foje, okazis al ĉinaj konstruistoj nutraĵtoksiĝo. Pro tio la ministro de la Ministerio de Sano de Sri-Lanko persone venis por ilin rigardi. Informiĝinte pri tio, lokaj malsanuloj en hospitalo cedis siajn litojn al la ĉinaj suferantoj.

 

    Antaŭ finkonstruo de la granda halo, s-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike invitis pli ol 200 ĉinajn laborantojn sur la konstruejo kaj tiujn de la ambasadorejo de Ĉinio en Sri-Lanko al la sidejo de la ĉefministro kaj ilin regalis per bankedo. Antaŭ komenco de la bankedo, s-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike diris: "Laŭ la regularo de Sri-Lanko, kiam la ŝtataj kaj registaraj gvidantoj aranĝas bankedon, la nombro de invititaj gastoj ne superu 150 por unu fojo, sed hodiaŭ mi invitas pli ol 200 personojn. Evidente, mi malobeis la regulon de la lando, sed mi kredas ke la tutlandaj popolanoj subtenos min, kiam mi diros al ili ke miaj gastoj estas vi. "

 


La plato donacita de s-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike (Foto de Wang Lily)

 

    S-ino Sirimavo Ratwatte Dias Bandaranaike donacis al ĉiu laboranto por la granda halo porcelanan platon, sur la supra parto de la plato skribiĝas jenaj vortoj en la lingvoj sinhala kaj ĉina : "Por la Memora Internacia Kongresa Halo Bandaranaike", en la malsupra parto de la plato legiĝas la vortoj: "Simbolo de la amikeco inter Sri-Lanko kaj Ĉinio" kaj en la meza parto de la plato estas la bildo de la granda halo. 

 


S-ro You Baoxian antaŭ la granda halo en la jaro 2010  (Foto de Wang Lily)

 

    En la 22-a de januaro, 2010, s-ro You Baoxian refoje vizitis Sri-Lankon kaj revidis la grandan halon, kun kiu li disiĝis jam 37 jarojn. Laborantoj de la granda halo okazigis solenan ceremonion por bonvenigi s-ron You Baoxian, unu el la konstruantoj de la halo. 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng