Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antaŭ mia foriro adiaŭ al Wang Wei
2012-09-04

de HU GUOZHU

 

 

Antaŭ mia foriro adiaŭ al Wang Wei

 

Meng Haoran (689-740)

 

Kion mi ankoraŭ nun atendas?

 

Nur reveni trista foj-refoje.

 

Mi volas serĉi aroman herbon,

 

sed bedaŭras pri disiĝ' malĝoje.

 

Kiu en la mondo min komprenas?

 

Al mi mankas bonkonanto kara.

 

Restu en soleco nesolvebla,

 

kaj fermu pordon de hejm' kampara.

 

--- Trad. Guozhu

 

= 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

- 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0 / 0 = 0/ = 0

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

= 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

= 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0 / 0 = 0/ = 0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

留别王维

 

寂寂竟何待,朝朝空自归。

 

欲寻芳草去,惜与故人违。

 

当路谁相假?知音世所稀。

 

只应守寂寞,还掩故园扉。

 

    Konigo pri la poeto kaj klarigo pri la poemo:

 

    Meng Haoran(689 - 740 p.K.), fama poeto en Tang-dinastio, estis lokano de Xiangzhou (nuna Xiangyang de Hubei-provinco). Krom unufoja vizito al la imperia metropolo Chang'an en sia 40-jaraĝo por partopreni en ŝtata ekzameno, Meng Haoran ĉiam ermite vivis en sia hejmloko okupante sin per legado kaj versado. Versaĵoj de Meng Haoran ĉefe temis pri pejzaĝoj kaj idilio. Kiel majstroj pri idilio dum la prospera etapo de Tang-dinastio, Meng Haoran kaj Wang Wei estis nomataj kune kiel Wang-Meng. "Poemaro de Meng Haoran" nun legata enhavis 263 poemojn, el kiuj nur malpli ol dek havas esp-igon. 

 

    Meng Haoran estis bonvirtema kaj honesta homo, malinklina al flatemo. Pro sia justamo kaj nobla personeco Meng Haoran ĝuis kaj ĝuas grandan admiron dum kaj post sia vivo. Li Bai verkis por li jenan poemon:

 

Ho, kiom Majstron Meng mi ja estimas!

 

Vian famon admiras oni monde.

 

Dejunaĝe pri l' rango ne intimas

 

vi, volas kuŝi nun en nub' subfronde.

 

Sub luno vi ebrie pokalsvingas,

 

preferas florojn, sed ne diktatoron.

 

Ni vian alton---pinton ne atingas,

 

tamen enspiras vian bonodoron.

 

--- Trad. de Shi Chengtai

 

    Meng Haoran kaj Wang Wei estis tre intimaj amikoj. Cirkulis jena anekdoto: Foje, laŭ invito de Wang Wei, Meng Haoran venis al la oficejo de Wang Wei. Hazarde la imperiestro Tang Xuanzong ankaŭ alvenis tiam. Surprizite Meng Haoran evite kaŝis sin sub liton. Wang Wei ne kuraĝis kaŝi la veron kaj raportis la fakton al la imperiestro. Kun ĝojo la imperiestro volontis intervidiĝi kun Meng kaj vokis lin eliri. Antaŭ la imperiestro Meng Haoran deklamis sian poemon "Jarfine Reveni al la Suda Monto". Kiam li recitis la verson "Malindan min forlasis Lia Majesto", la imperiestro malkontente diris:"Vi mem ne inklinas al rango, mi neniam forlasas vin, kial vi miskulpas min?" Tiel lasis lin foriri al Xiangyang.

 

    Tiu ĉi poemo estis versita de Meng Haoran antaŭ sia forveturo por Wang Wei. Guozhu esperantigis. En la poemo legiĝas plendo al la Kortego, amo al sia amiko kaj veo de missorta talentulo.

 

    La unua versduo prezentis la situacion de malsukcesinto de ŝtata ekzameno: Sen vizitantoj al sia pordo. "Kion ankoraŭ atendu?"certe estis lia penso post sortobato.

 

    La dua versparo parolis pri disiĝbedaŭro. La tiel nomata "aroma herbo" devenis el Lisao, verko de la granda poeto Qu Yuan (340 a.K.—278 a.K.),en beletro de antikva Ĉinio oni ofte per tio aludis pri nobla idealo.

 

    La tria versparo estis la ĉefa punkto de la poemo. La du versoj "Kiu en la mondo min komprenas? Al mi mankas bonkonanto kara." eldiras la kaŭzon de lia foriro. La amara tono, sincera sento, profunda spertado sufiĉe kortuŝis legantojn, kaj tre facile vekis resonojn ĉe tiuj, kiuj havis similajn travivaĵojn.

 

    La lasta versduo "Restu en soleco nesolvebla, kaj fermu pordon de hejm' kampara." esprimis la firman decidemon reveni al ermiteco de la versinto.

 

    La tuta poemo estis sen belaj scenoj kaj floraj lingvaĵoj. Ĝi legiĝis tiel senornama kiel ordinara parolo, sed tre natura, sen preciozismo, tamen profunde esprimis la animstaton de malsukcesinto post ŝtata ekzameno. Densa signifo en ordinara skribaĵo, gustoplena kaj remaĉinda.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng