Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rigardo al Monto
2012-09-04

De Hu Guozhu

 

 

Rigardo al Monto

 

Du Fu (712-770)

 

La unua traduko:

 

Kiom majesta estas Taishan-monto? 1)

 

Sinue bluas sur Qi, Lu l' figur’. 2)

 

Sur ĝi koheras Bel' el naturfonto,

 

Dividas ĝin duparte hel', obskur’.

 

Flugantajn birdojn sekvas la rigardo,

 

Nin kore emocias nubtavol’.

 

Do grimpu ni ĝis la kulmina parto,

 

Aliaj montoj ŝajnas nur grapol’.

 

--- Trad. Shi Chengtai

 

=0/0=0/=0/-0/=0

 

0=0/=0/-0/-0/=

 

0-0/=0/=0/-0/=0

 

0=0/-0/=0/=0/=

 

0=0/=0/=0/-0/=0

 

0=0/-0/=0/-0/=

 

0=0/-0/-0/=0/=0

 

0=0/=0/=0/-0/=

 

    1) Taishan (tajŝan) -- nomo de fama monto en gubernio Tai'an (taj'an) de la prov. Shandong. Ĉinoj rigardas ĝin ĉefo de la Kvin Famaj Montoj (nome la orienta, la suda, la okcidenta, la norda kaj la centra);

 

    2) Qi (Ĉji) -- antikva nomo de la suda regiono ĉe Taishan; Lu -- antikva nomo de la norda regiono ĉe Taishan, Qi kaj Lu estas la nuna prov. Shandong.

 

 

    La dua traduko:

 

Kiel sin prezentas la ĉefmonto?

 

En Qi kaj Lu senfinas ĝia verdo!

 

Natur’kunigis jen la dian belon:

 

Obskur’kaj lum’fendiĝas ĉiaflanke.

 

Mampintojn levas, nubojn naskas ĝi,

 

Toleras birdojn rande de l’vidkampo.

 

Mi nepre grimpos ĝian plejan pinton:

 

Ho kiel etos montetar’rigarde!

 

--- Esp-igis Gerrit Berveling

 

=0/-0/=0/-0/=0

 

-0/-0/0=0/0=0

 

0=0/=0/-0/=0/=0

 

0=0/=0/=0/-0/=0

 

0=0/=0/=0/=0/-

 

0=0/=0/=0/-0/=0

 

0=0/=0/=0/=0/=0

 

0=0/=0/-0/=0/=0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

望岳

 

杜甫

 

岱宗夫如何? 齐鲁青未了。 造化钟神秀, 阴阳割昏晓。

 

荡胸生层云, 决眦入归鸟。 会当凌绝顶, 一览众山小。

 

    Du Fu(712-770,ĉina majstra poeto, ĝuis la renomon de Sanktulo de Poezio en Tang-dinastio. Lia verkaro vaste kaj profunde respegulis la socian realon de sia epoko kaj estis rigardata kiel "historio en versaĵoj".

 

    Ĝis nun konserviĝis ĉ. 1500 poemoj de Du Fu, el kiuj 126 estis esp-igitaj.

 

    La poemo "Rigardo al Monto" datiĝis plej frua en poemaro de Du Fu. En sia 25-jaraĝo Du Fu verkis tiun imponan poemon, kiu kantis pri la majesteco kaj belo de Taishan.

 

    Ĉinio havas kvin famajn montojn kies ĉefo ja estas Taishan-monto en Shandong-provinco. En antikva tempo, okaze de la surtroniĝo aŭ paca kaj prospera jaro, ĉinaj imperiestroj ofte venis persone al Taishan por fari grandan ceremonion kulti la Ĉielon kaj Teron. Diverstempaj literaturistoj ankaŭ alvizitis kaj verkis poemojn tiel postrestante sennombrajn versaĵojn. Tamen, post kiam aperis tiu poemo "Rigardo al Monto" de Du Fu, je mencio pri Taisahn, oni unuamomente ekpensis certe tiun ĉi poemon. Vojaĝante ĉe Taishan, ambaŭflanke ĉe la vojoj oni povis vidi pli ol mil surrokajn gravurojn, el kiuj plejofte tekstiĝis pri tiu ĉi poemo.

 

    La poemo konsistiĝis el ok versoj. La unuaj ses versoj fakte pri la pejzaĝo de Taishan.

 

    La unua versduo estis pri rigardo de malproksime. La unua verso komenciĝis per demando kaj la poeto mem respondis per la dua verso.

 

    "En Qi kaj Lu senfinas ĝia verdo!" Jen vere mirinda verso pro la kondensa kapablo. En ĉina originalo la verso enhavis nur kvin ideogramojn (kvin silabojn), tamen sufiĉe bone versis pri la geografaj trajtoj de Taishan, pri ĝia senlima vasteco. Tia priskribo validis do ekskluzive nur por Taishan-monto, sed neniel povis esti stereotipe uzata por kiu ajn alia monto.

 

    La dua versduo estis pri rigardo de proksime. La tria verso versis pri la naturo tre amema, kiu dotis al Taishan per dia belo. La kvara verso "Dividas ĝin duparte hel', obskur’" montris la majestan altecon de Taishan.

 

    La tria versduo estis pri detala rigardo al la vespera pejzaĝo de Taishan: nebulaj nuboj eliĝas ŝvebante unu post aliaj. Birdoj fluge revenas en krepusko al sia nesto. Emocie flugas ankaŭ la pensoj de la poeto.

 

    La lasta versduo estis pri la ambicia imago de la poeto, kiu volis ascendi ĝis la plej altan supron de la monto, de kie li rigardis la ceterajn montojn ĉiujn malgrandaj. Tio esprimis la noblan aspiron de la junaĝa Du Fu pri estonteco, Tiuj du versoj cirkulis furore dum jarmiloj kaj ĝis nun ankoraŭ vekas fortan resonon en koroj de ni legantoj.

 

    Por tiu poemo ni donas du esp-igojn far Shi Chengtai kaj Gerrit Berveling.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 

 
Parolante pri la Esperanta literaturo, preskaŭ ĉiuj opinias, ke la akiro de la Esperanta poezio superas tiun de la proza verkado en Esp-o, pri tio ĉi la dika volumo de Esperanta Antologio kompilita de W. Auld ja estas plej forta atesto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng