Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nova reta biblioteko aperos ĉe Lernu
2012-09-04


Elektronika libro 

 

    Retaj projektoj en Esperantujo ofte estas dependaj de la entuziasmo kaj laboremo de unuopaj homoj. Tiel statis la afero ankaŭ pri du gravaj retaj bibliotekoj kun imponaj kolektoj de Esperanta literaturo, kies prizorgantoj forpasis dum la lastaj jaroj. Nun la reta projekto Lernu.net planas starigi novan retan bibliotekon, kiu estos prizorgata de pli granda teamo kaj laŭeble inkluzivos enhavojn el pli fruaj retejoj.

 

    La projekto eLibrejo, kiu enhavis grandan kvanton da elektronikaj libroj en la formato pdf, estis prizorgata de Franko Luin en Svedio, kaj post lia forpaso en 2005 ĝi tute malaperis el la reto. En 2008 forpasis Don Harlow, kiu en Usono estris grandan retejon pri literaturo en Esperanto. Lia retejo de tiam kuŝas neprizorgita.

 

    -- Ŝajnas ke okazas tiel tro ofte en Esperantujo - persono efektivigas gravan projekton, kun multege da peno, kaj kiam tiu ununura prizorganto ial ne plu povas prizorgi la projekton, la enhavo kaj la laboro riskas perdiĝi, komentas Erin Piateski, unu el la respondeculoj de la granda retejo Lernu.net.

 

    La tuta retejo de Lernu.net nun trairas kompletan renovigon, kaj lige kun tiu laboro laŭ Erin Piateski montriĝis, ke la malaperado de bibliotekoj estas problema afero ne nur por Esperantujo ĝenerale, sed specife por Lernu.net. La retejo volas proponi ligilojn al retaj bibliotekoj por faciligi al la lernantoj trovadon de legaĵoj. Evidentiĝis ke mankas vere granda kaj interesa reta biblioteko de Esperanto, kiu estas taŭga por komencantoj.

 

    -- Kvankam jam ekzistas propra biblioteko ĉe lernu.net, ĝi estas malgranda kaj havas malmultajn legaĵojn. Sentiĝis bezono por pli bona biblioteko, kaj pro la baldaŭa 10-jara datreveno de la paĝaro, venis la tempo por planado kaj konstruado de nova biblioteko. La de-nula rekonstruo de la biblioteko prezentas bonegan okazon por samtempe kontribui al Esperanto-edukado kaj konservi tekstojn de retaj arkivoj kiuj riskas malaperi, klarigas Erin Piateski.

 

    La nova biblioteko laŭplane enhavos ne nur tekstojn, sed ankaŭ sonojn, kantojn kaj filmojn. Legantoj de tekstoj en la nova biblioteko povos klaki vorton por tuj ricevi tradukon el la Lernu-vortaro. Same por lernantoj, la sonoj kaj filmoj en la biblioteko inkluzivos lingve bonkvalitajn prelegojn kaj konversaciojn inter ordinaraj esperantistoj, kun akompana transskribita teksto.

 

    Por spertaj parolantoj de Esperanto la biblioteko disponigos gravajn verkojn de la Esperanto-literaturo. Eblos spekti prelegojn, aŭskulti podkastojn kaj kantojn, kaj poste uzantoj povos ankaŭ aldoni siajn proprajn verkojn al la biblioteko, rakontas Erin Piateski.

 

    -- Por respekti aŭtorajn rajtojn, dosieroj en la biblioteko estos uzitaj nur kun permeso, kaj estos markitaj kun kopirajtaj informoj, do legantoj scios ĝis kiu grado ili rajtos kopii kaj reuzi la informojn, ŝi aldonas.

 

    La nova biblioteko laŭplane estos lanĉita samtempe kun la cetera renovigo de Lernu.net, proksime al la jarŝanĝo. Malgranda teamo jam laboras pri kolektado kaj enmetado de tekstoj, pri transskribado de sonoj kaj filmetoj, kaj pri dissendo de petoj pri permeso uzi tekstojn de ekzistantaj retaj arkivoj. Jam komenciĝis enmetado de dosieroj de la arkivo de Don Harlow, kun la permeso de lia vidvino.

 

    Libera Folio: Ĉu la nova biblioteko enhavos elŝuteblajn versiojn de verkoj, kaj se jes, en kiu formato?

 

    Erin Piateski: - La planata biblioteko ne proponos elŝuteblajn tekstojn, ĉar unu el la ĉefaj celoj estas helpo al lernantoj, kaj klakeblaj vortoj ne funkcius kun elŝutebla teksto. Aparta elŝutejo ja estas planata por la nova lernu, sed tio temos ne nur pri libroj, sed ankaŭ pri programaro. Ankoraŭ ne estas fiksite, precize kiel estos ligitaj la elŝutejo kaj la biblioteko. Sed mi povas imagi ke se ni havas kaj elŝuteblan (pdf-forman) kaj bibliotekan version de la sama verko, ne devus esti malfacile disponigi la elŝuteblan version en la biblioteka paĝo, por presado kaj eksterreta uzado.

 

    Libera Folio: Vi jam enmetadas tekstojn el la retejo de Don Harlow. Ĉu vi interkonsentis pri io rilate la kolekton de Franko Luin?

 

    Erin Piateski: — Ni ne volas ĝeni per petoj pri nebulaj, ne-fiksitaj planoj. Parte tial, ni havis neniun kontakton kun Ulla aŭ Janko Luin rilate eLibrejon. Krome eLibrejo havis ĉefe pdf-dokumentojn, kaj nia nova biblioteko ne uzos tiun formaton. Kiel mi menciis, ni planas estonte kunmeti pli da pdf-oj por elŝutado. Sed tiuj planoj ne estas fiksitaj kaj ni ĝuste nun ne povus diri precize kiel ni planas teni kaj uzi la dosierojn.

 

    Libera Folio kontaktiĝis rekte kun Janko Luin, la filo de Franko. Li konfirmis, ke la plena kolekto de la eLibrejo plu ekzistas, eĉ se ĝi ne estas alirebla en la reto.

 

    Janko Luin: — La libroj daŭre sidas en pdf-formato en mia durdisko, do ja ekzistas en uzebla formo. Mi mem ne havas intencon mem republikigi ilin, sed volonte kontribuus la kolekton al iu alia. Dirinte tion, mi ne scias kion interkonsentis Franko rilate al aŭtoraj rajtoj - kvankam mi dubas ke estus problemo.

 

    Iugrade ŝajnas, ke la tempo jam preterkuris elektronikajn librojn en la formato pdf — sed ankaŭ elektronikajn librojn, kiuj estas legeblaj nur en la krozilo kaj ne elŝuteblaj. La nun popularaj elektronikaj libroj estas kutime legataj per diversaj porteblaj, kaj liverataj en specialaj formatoj kiel epub.

 

    Por vere sekvi la tempon, necesus ke oni kreu simplan sistemon por deponado kaj elŝutado de senpagaj kaj pagaj e-libroj rekte al la legiloj de la tutmonda esperantista publiko. Tamen sendube la iniciato de Lernu.net kolekti bonkvalitajn, libere uzeblajn tekstojn el diversaj fontoj en unu profesie administrata reta biblioteko estas tre bonvena unua paŝo en tiu direkto.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng