2012-09-04
 Sinjoro Yuan Jinhua en sia muzeo |
|
 Sinjoro Yuan Jinhua en purigado de siaj eksponaĵoj |
En la 2-a de septembro raportisto hazarde trafis privatan muzeon en la urbeto titolita "Huangliu" de la Ledong-a Li-nacia Aŭtonoma Gubernio en Hainan-provinco, suda Ĉinio. La muzeo kun la nomo "Baishahegu" (kun la signifo valo de la rivero Baisha) konservas pli ol 3 miloj da eksponaĵoj, kiuj montras al la publiko la lokan historion de neolitiko ĝis moderna tempo, ekzemple la ŝtonaj iloj poluritaj de primitivaj homoj kaj ormosiaj lignaĵoj faritaj de modernaj metiistoj. Multaj el ili refleksas la apartecon de la loka kulturo precipe la originalan kulturon de la lioj en ĉiuj epokoj kaj ĉiuj flankoj.
Sinjoro Yuan Jinhua, estro de la muzeo, 60-jara emerita laboristo de la loka poŝtoficejo, pagis preskaŭ ĉiom da salajro por la konservado dum la pasintaj 30 jaroj. Li eĉ forvendis la rarajn ormosiajn lignaĵojn familie hereditaj por pli bone konservi la kolektaĵojn. Finfine li sukcese konstruis ĉi tiun privatan muzeon, kiu kostas sian totalan deponaĵon de la tuta vivo kaj eksponis la kolektitajn "kulturajn trezorojn" kiuj estis iam perditaj en la hommamaso, por revivigi la memoron de Hainan-anoj pri la loka historio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|