Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikvaj Bronzaĵoj
2012-09-04

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

 
Ding-o Houmuu de Shang-dinastio
 
 
Forno Boshan de Han-dinastio
 
 
Bronza spegulo de Han-dinastio

 

    La antikvaj bronzaĵoj de Ĉinio, kiaj laboriloj, kuiriloj, vinujoj, vazoj, armiloj kaj muzikiloj, estas faritaj el kupro-stana alojo. Tiuj bronzaĵoj estas famaj pro la multeco de specoj kaj fajna produktado. Ĉar la ĉinaj bronzaĵoj originis de malproksima antikveco, tiamaj metiistoj posedis rafinitan teknikon pro akumulado de kelkmil-jaraj produktaj spertoj kaj formis originalan tradicion. La teknologio, formoj kaj desegnaj ornamaĵoj de bronzaĵoj havis sian propran stilon kaj sin diferencigis de la aliaj artoj en la monda belarta historio. Ĉinio estas multnacia lando. La kreiva aktivado de la diversnaciaj metiistoj multe riĉigis la antikvajn bronzaĵojn de Ĉinio.

 

    La antikvaj bronzaĵoj de Ĉinio plejparte surhavas bildojn sur siaj ventro, kolo, piedoj, soklo kaj kovrilo. La bildoj povas dividiĝi en tri specojn: geometrian, animalan kaj hom-aktivecan. La geometriaj bildoj inkluzivas tiujn strian, buletan, nuban, vortican, ŝnuran, skvaman, rubandan, ondan k.a. La animalaj bildoj estas bestokapa, draka, serpenta, birda, elefanta, fiŝa k.a. La bildoj de homaj aktivecoj temas pri festeno, ĉasado, batalo k.a. Multaj bronzaĵoj surhavas skribaĵojn, kies enhavo estas kulto, instrukcio, batalo, premiado, titolado, alianciĝa ĵuro, kontraktado ktp. La plej simpla skribo konsistas el nur unu aŭ du ideogramoj montrantaj la nomon de la mastro aŭ la posedanta klano.

 

    Historiaj materialoj diras, ke Ĉinio komencis muldi bronzaĵojn jam antaŭ longe. Tio estas jam konstatita de la bronza tranĉilo muldita en 3000 a.K., elterigita el ruinoj de Majiayao-kulturo de Gansu-provinco en 1975. La pli posta Erlitou-kulturo de Henan-provinco apartenis al bronza periodo. El la bronzaĵoj de Erlitou-kulturo estas vinujoj kaj aliaj ujoj, krom laboriloj, armiloj kaj ornamaĵoj. La tiamaj bronzaĵoj, maldikaj, simplaj, senornamaj aŭ ornamitaj nur per buletaj desegnoj, estas faritaj per dupecaj muldiloj. Estas rimarkinde, ke iuj Erlitou-aj bronzaĵoj inkrustiĝas per turkisoj. Estas ronda plado kun multaj krucaj desegnoj en cirklo per turkisoj kaj oblonga plado plena de belaj bestokapaj desegnoj per turkisoj, kiujestas altvalorajen arto.

 

    En Shang-dinastio (la 16-a jc — la 11-a jc a.K.) la bronzaĵo-farado eniris en sian prosperan periodon de la disvolviĝo. Ĝi dividiĝis en du etapojn: Erligang-etapo kaj Yin-ruina etapo. La bronzaĵoj de Yin-ruina etapo markis la unuan prosperiĝon de ĉinaj antikvaj bronzaĵoj en la historio. La bronzaĵoj de Erligang-etapo de Shang-dinastio estas multspecaj, maldikaj kaj plastike harmoniaj. La tiamaj modaj desegnoj estas rubandaj bestokapoj kun perlaj ĉenoj supre kaj malsupre. En Erligang-etapo oni jam povis muldi grandajn bronzaĵojn. En 1974 elteriĝis du grandaj kvadratajding-oj (kuiraj kaldronoj) en Henan-provinco, el kiuj unu 100 cm. alta kaj 82.4 kg. peza estas maldika kun ventro granda, piedoj malplenaj kaj altaj teniloj ĉe la rando. Tiutempaj bronzaĵoj jam havas mallongan epigrafon en hieroglifoj aŭ ideografiaĵoj, similaj al skribaĵoj sur testudaj ŝeloj kaj aliaj bestaj ostoj.

 

    La bronzaj vazoj de Yin-ruina etapo estas dikaj kaj multformaj, ne nur kun tutkorpaj desegnoj, sed ankaŭ kun fonaj desegnoj, kaj eĉ desegnoj sur desegnoj.Oŭfangji (vinujo) de Yin-ruina Fuhao-tombo elterigita en 1976 forme similas al oblonga domo. Ĝia kovrilo aspektas kiel kvarklina tegmento kun elstaraj ĉevronoj ĉe la rando. Estas rare, ke sur la tiamaj bronzaĵoj vidiĝas bildoj de konstruaĵoj. Sur la bronza vinujooŭfangji estas bestokapoj, starantaj birdoj, fiŝaglaj kapoj, elefantaj kapoj k.a. La desegnoj estas tre komplikaj kaj riĉaj je mistikeco. Komplikeco, mistikeco kaj feroceco estas elstara trajto de la tiama bronza arto.

 

    La mulda teknologio de bronzaĵoj en Shang-dinastio atingis altan nivelon. La bronzaj objektoj estas multspecaj, plastike seriozaj, desegne komplikaj kaj delikataj. Ekz., vazo kun volvanta drako elterigita el Yin-ruino havas en sia ventro starantan floron volvitan de drako. La floro estas turnebla. El Yin-ruino oni elterigis ankaŭ malmunteblan maldik-kolan vinkruĉon. Krome, troviĝas nemalmultaj bestoformaj vinujoj, similaj al skulptaĵoj. Rimarkinda estas vinujo kun kvar ŝafoj. La dorso kaj brusto ornamiĝas per skvamoj kaj iliaj antaŭaj kruroj similas al tiuj de longkresta birdo. La soklo de la vinujo surhavas desegnojn similajn al drakoj. Ĝi estas rigardata kiel raraĵo el bronzaĵoj de Shang-dinastio. Tiutempaj bronzaĵoj fariĝis pli grandaj. La grandading-o Houmuu elterigita el Yin-ruino, 133 cm. alta, 875 kg. peza, estas la plej granda bronzaĵo ĝis nun trovita. Muldi tiel grandan objekton postulas altan teknikon kaj sperton por organizi laborfortojn.

 

    En Zhou-dinastio (11-a jc. ĝis 256 a.K), la bronzaĵ-arto ekhavis novajn trajtojn. La fruperiodaj bronzaĵoj de la Okcidenta Zhou-dinastio estas karakterizitaj per pompaj ornamaj desegnoj kiel tiuj en Shang-dinastio. Sed poste la desegnoj de la bronzaĵoj simpliĝis iom post iom. La okulfrapa trajto de bronzaj objektoj en tiu periodo estas longa epigrafo sur ilia korpo kun strekoj firmaj kaj fortaj. Ekz., sur lading-o Dayu legiĝas 291 ideografiaĵoj, sur lading-o Xiaoyu 390 ideografiaĵoj. La valoro de la tiamaj bronzaĵoj montriĝas ĉefe en iliaj epigrafoj kun enhavo ampleksa. Ili nun jam fariĝis gravaj materialoj por studi la tiaman historion kaj la ĉinan antikvan kaligrafion. La bronzaĵoj de la Okcidenta Zhou-dinastio plejparte apartenis al la reĝa familio. En la Orienta Zhou-dinastio (770 a.K.-256 a.K.) ankaŭ la vasalaj regnoj havis multajn bronzaĵojn. Pro tio la bronzaĵoj ekhavis lokajn kolorojn.

 

    En la periodode Printempo kaj Aŭtuno kaj tiu de Militantaj Regnoj (770 a.K.—221 a.K.) la ĉinaj bronzaĵoj atingis sian duan prosperiĝon. La tiamaj bronzaĵoj estas multspecaj, variaj en formo kaj ornamo. En ĉiuj tiuj flankoj ili superis tiujn en la pasinta periodo. Aperis damaskenado. Oni multe aplikis damaskenadon kaj reliefon. Dank' al invento de velda tekniko, furoris bronzaj objektoj muntitaj per tridimensiaj animalaj ornamaĵoj. Ekz., en Henan-provinco oni elterigis bronzan kruĉon kun gruo sur la kovrilo, dutavolaj lotusfloraj petaloj sur la aperturo kaj drakoj sur la korpo. Ĝiaj du ansoj estas en formo de drakoj kaj ĝia soklo en formo de du kuŝantaj bestoj. Escepte de la desegnaj lotusfloraj petaloj, la aliaj ornamaĵoj estas reliefe faritaj, precipe la staranta gruo kun levita kapo kvazaŭ laŭte krianta. Oni ankaŭ aplikis veldadon en ornamado de soklo. Ekz., la bronza Lanterno-trio estas homforma kun tri lanternoj supre. La homfiguro kun arĝenta kapo kaj brilaj okulgloboj el nigraj gemoj ridetas senĝene, tenante lampo-stangon per dekstra mano. Serpento kun levita kapo, volvrampanta sur la stango persekutas simion, sur la stango la simio retrorigardas malsupren. Sur la alia stango estas du serpentoj, el kiuj unu rampas de la suba telero supren, la alia rampas suben de la supra telero al la homfiguro, sed ĝi estas firme tenata de la homo maldekstramane je la kolo. La bronzaĵo similas al akrobata ludo. La figuroj estas delikate faritaj. Ĝi estas praktika kaj bela metiartaĵo, majstre projektita. La tiamaj bronzaĵoj en animala formo jam atingis altan nivelon, ekz. vinujo en formo de fortika, vigla rinocero elterigita en Xingping estas plene kovrita per damaskenitaj nubaj desegnoj.

 

    En la dinastioj Qin kaj Han (221 a.K. — 220 p.K.), la bronzaĵoj estis iom post iom anstataŭitaj de feraj, lakaj kaj porcelanaj objektoj. Tamen la bronza arto ankoraŭ progresis. Ekz., la bronzaj ĉaroj kaj ĉevaloj elterigitaj de la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio en Shaanxi- provinco estas strukture komplikaj kaj grandaj bronzaĵoj. Ili estas kolore pentritaj. La ĉaroj surhavas delikatajn nubajn kaj rombajn desegnojn. La bronzaĵoj elterigitaj en 1968 el la tombo de la princo Jing en la regno Zhongshan de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. — 25 p.K.) atestas, ke tiam oni vaste aplikis damaskenadon, orumadon kaj inkrustadon en bronzaĵoj. Ekz., la damaskenita forno Boshan estas kun aĵura soklo kaj kovrilo en formo de plurpinta monto kun multaj homoj. Ankaŭ la Changxin-palaca lanterno forme estas palaca knabino tenanta la lanternon, kies lumdirekto estas ŝanĝebla. Ili estas raraj artaĵoj.

 

    La Orienta Han-dinastio (25 p.K. — 220 p.K.) estis la lasta etapo de ĉinaj antikvaj bronzaĵoj. Tamen tiam ankaŭ troviĝis bonaj artaĵoj, ekz., la bronza artaĵo de fortika , viveca galopanta ĉevalo elterigita en Gansu- provinco. Ĝi kvazaŭ galopus kun levitaj kapo kaj vosto, unu hufo sur birdo kaj la aliaj tri hufoj en aero. La plastiko estas perfekta ĉu en formo ĉu en spirito, ĉu en realeco ĉu en imago.

 

    La bronzaj speguloj aperis jam en Shang-dinastio, furoris en la periodo de Militantaj Regnoj kiel speciala artaĵo. Han-dinastio estis ilia prospera periodo. Tiam ili ekhavis novajn formojn, desegnojn kaj eĉ epigrafon. Nemalmultaj epigrafoj de Han-dinastiaj bronzaj speguloj estas eminentaj poemoj, kiuj okupas lokon en la literatura historio de Ĉinio.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoro: Xu Senrong

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng