Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Klozoneo
2012-09-04

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 


Klozonea incensujo de Yuan-dinastio  
 
 
Klozonea vinujo de Ming-dinastio

 

    Klozoneo estas tradicia metiartaĵo produktata en Pekino. Ĝi estas speco de emajlo, en kiu diversaj farboj estas entenataj en ĉeletoj, konsistantaj el maldikaj lamenetoj vertikale velditaj sur la fono, kaj kiu estas finfarita post bakado, polurado kaj orumado. La klozoneo distingiĝas per sia eleganteco kaj lukso.

 

    Klozoneo nomiĝas ankaŭ ĉel-emajlo. Ĝia ĉina nomo havas ian rilaton kun la regperiodo de imperiestro Jingtai (1450-1457) de Ming-dinastio. Kvankam ĝi naskiĝis ne en tiu tempo, tamen tiam ĝia arto atingis la kulminon de sia disvolviĝo.

 

    En la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino kaj la muzeoj de Shenyang kaj Chengde konserviĝas multaj klozoneaĵoj, el kiuj la plej antikvaj estis faritaj en 1426-1436. Plejparto de ili estas bronz-imitaj vinujoj kaj porcelan-imitaj vazoj, kiuj ĝenerale funkciis kiel kultiloj en Imperiestra Palaco kaj temploj. La dudraka bovlo eksponata en la Muzeo de la Imperiestra Palaco estis farita en 1426-1436, kiam regis imperiestro Xuande de Ming-dinastio. La ekstera surfaco de la bovlo estas ornamita per bildo de lotusfloroj kaj ĝia parieto per tiu de du drakoj ludantaj globon. La bovlo elegante farita impresas impone kaj versimile.

 

    En la regperiodo de imperiestro Jingtai la tekniko plue disvolviĝis. Por praktika uzo oni produktis keston, florpoton, florvazon, pelvon, kandelabron kaj aliajn objektojn. Krome, oni faris ankaŭ gigantan vinujon altan kiel homo kaj aliajn diversformajn objektojn altajn je unu metro. Sur ili vidiĝas diversaj ornamaĵoj, kiaj krizantemoj, bananaj folioj, lotusfloroj, homfiguroj, bestoj, birdoj kaj fruktoj, kio multe beligas la klozoneaĵojn.

 

    En la regperiodo de imperiestro Jingtai aperis pluraj novaj glazuroj: kobalt-blua, lazura, safira, prusblua, sangruĝa, amaranta, roza, bluverda, smeralda, verdeta, flava, blanka, purpura k.a. Tiaj glazuroj impresas kiel vakso. Precipe la blua glazuro impresas safire, kies pureco kaj brileco estas nekompareblaj. La klozoneaĵoj tiutempe faritaj plejparte estas kun blua farbo kiel la ĉefa, tial klozoneo nomiĝas ankaŭ blua klozoneo. Tiam ankaŭ la orumado estis altnivela. La klozoneaĵoj faritaj en tiu tempo estas sobraj, modestaj, elegantaj kaj ore brilantaj eĉ hodiaŭ.

 

    La klozonea arto ne malleviĝis en la posta periodo de Ming-dinastio. Tiam oni kreis iujn verkojn elspirantajn vilaĝan guston, ekz. "kukurbo-kandelabro". La kandelabro konsistas el arta kukurbo granda kiel vera kukurbo kaj pluraj malgrandaj kukurboj kun folioj konvene aldonitaj, kiuj funkcias kiel kandelingoj. Ĝi estas aparte bela kaj originala.

 

    La klozonea arto impete disvolviĝis en 1736-1796, kiam regis imperiestro Qianlong de Qing-dinastio. Dank' al la ekonomia prospero kaj granda disvolviĝo de la metiartoj, senprecedence prosperis ankaŭ la klozonea arto. La metiejoj pli grandiĝis. Ili faris klozoneaĵojn pli brilaj, luksaj, subtilaj kaj pli praktikaj, kiuj iom post iom anstataŭis jadaĵojn kaj eburaĵojn. Dank' al la leviĝo de la arto oni elfaris miniaturan objekton kaj gigantan budhisman pagodon 3 metrojn altan. En farado de grandaj klozoneaĵoj oni plibonigis la teknikon pretigi la fonon kaj lamenetojn. Dank' al apliko de la nova tekniko la klozonea fono fariĝis pli delikata kaj pli varia, kaj lamenetoj pli maldikaj ol tiuj en Ming-dinastio.

 

    Klozoneaĵoj estis valoraj metiartaĵoj en la imperiestra palaco de Ming- kaj Qing-dinastioj. Ili estis farataj en specialaj metiejoj sub la kortego. En la lasta periodo de Qing-dinastio klozoneaĵoj kiel komercaĵoj vendiĝis en multaj lokoj en- kaj eksterlande, pro kio naskiĝis multaj popolaj metiejoj de klozoneaĵoj. En la 30-aj jaroj de la 20-a jc. en Pekino funkciis pli ol 100 tiaj metiejoj kun 2000 metiistoj. Poste pro la militoj preskaŭ pereis la klozonea arto.

 

    La antikva klozonea arto denove ekprosperis en la lastaj 60 jaroj. Nun oni produktas ne nur tradiciajn klozoneaĵojn, kiaj incensujoj, ding-oj (tripieda ujo), kruĉoj, bestoj kaj vazoj, sed ankaŭ metiartaĵojn, kiaj drako, fenikso kaj leono, kaj malgrandajn vivbezonaĵojn. Oni faras ankaŭ figuron de antikva belulino kun klozonea korpo, skulptitaj eburaj vizaĝo kaj manoj, kio rompis la tradician rutinon kaj donis novan vivon al la antikva klozonea arto.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoro: Xu Senrong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng