Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Laka Gravuraĵo
2012-09-05

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 


Laka gravuraĵo de Han-dinastio  
 
 
Laka skatolo

 

    La arto de laka gravuro naskiĝis en Ĉinio antaŭ pli ol 3 000 jaroj. Ĝi aperis en Pekino en Yuan-dinastio (1279-1368 p.K.) kaj prosperis en dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911 p.K.). La artaĵo estas fama tra la mondo pro sia delikata gravurado. En la 20-aj jaroj de la nuna jarcento iu laka gravuraĵo de Pekino gajnis oran medalon en la Panama Universala Foiro. Marte de 1984 en la Lepsika Printempa Internacia Foiro ĉina laka gravuraĵo, florkorba pleto, gajnis oran medalon.

 

    La pekinaj lakaj gravuraĵoj havas ene lignan korpon aŭ metalan korpon el kupro, fero, aluminio. Oni lakas la korpojn per ĉina lako, dekojn da eĉ centojn da fojoj laŭbezone de iliaj formo kaj desegno. Ili estas vermiljone lakitaj kun flava, verda aŭ nigra fono. Sur la lakaĵoj oni faras desegnojn, poste gravuras delikate kaj fine faras el ili belajn artaĵojn.

 

    Tiaj artaĵoj estas finfaritaj post dekoj da procedoj. La farado de ordinaraj artaĵoj daŭras ĝenerale duonjaron, dum altklasaj artaĵoj postulas multe pli da tempo. Ili, diferencaj de lignogravuraĵoj kaj aliaj lakaĵoj, estas originalaj tradiciaj metiartaĵoj de Ĉinio.

 

    La lakaj gravuraĵoj de Ming-dinastio estas simplaj en desegno kaj modestaj en stilo, dum tiuj de Qing-dinastio kun versimilaj bildoj estas delikate gravuritaj kaj inkrustitaj. Nun la metiistoj de Pekino heredis la tradician arton kaj transplantis skulptadon sur laka gravuraĵo, tiel ke la antikva metiarto faris pluan paŝon antaŭen. En la lastaj jaroj ili faris multe da belaj artaĵoj, inkl. de malgranda ŝminkujo, 3 m. longa ekrano kaj diversaj vazoj en antikva gusto.

 

    La florkorba pleto farita de Du Bingchen ja estas unu el tiaj majstraĵoj. Ĝi montras arton de florskulptado kreitan de la majstro post sia multjara praktikado. La florkorba pleto 50.7 cm. diametra pompas per ĉina rozo, peonio, osmanto, magnolio, umefloro kaj krizantemo. La petaloj estas leĝeraj kaj mincaj, la tigoj interkruciĝantaj, la folioj kuŝantaj dorse aŭ kuspe kun klaraj vejnoj. Kia mirinda kreaĵo!

 

    Estas originala la saniga globo kun kupra korpo, unu speco de lakaj gravuraĵoj. Ĝi, facile portebla kaj utila por movo de manartikoj, estas eleganta metiartaĵo por donaco.

 

    Pejzaĝa pleto, alia speco de lakaj gravuraĵoj, surhavanta historiajn vidindajn lokojn kaj pejzaĝojn, estas delikate farita kaj bele ornamita. Tia pleto, forte elspiranta la trajton de la ĉina tradicia metiarto, estas signifoplena memoraĵo.

 

    Akvario kun bildo "Naŭ Drakoj Malkvietigas Maron", kun diametro de 1 m., estas plena de mita koloro. La artaĵo, vermiljona, estas impona kaj bele gravurita. La drakoj kaj la ondoj estas vivece reaperigitaj. La akvario estas subtenata de subtenilo en formo de kvin brunaj lakaj drakoj, kio faras la artaĵon perfekta kaj harmonia.

 

    La metiistoj uzas lakan gravuradon en farado de mebloj. Ili faras la ĉinstilajn meblojn pli luksaj. Jen ĝojiga paŝo de la arto al praktika uzo.

 

    La pekinaj lakaj gravuraĵoj estas ŝatataj de la popolo pro sia arta eleganteco, kombino de reliefo kaj ĉinstila pentrarto, kaj taŭgo por longtempa uzado kaj konservado.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoro: Xu Senrong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng