Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Trikoloraj Fajencaĵoj de Tang-dinastio
2012-09-05

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

 
Trikolora botelo de Tang-dinastio
 

Trikolora kamelo de Tang-dinastio 
 

Du-ansa trikolora kruĉo de Tang-dinastio  

 

    La nomitaj fajencaĵoj estas kovritaj per dika glazuro kun flava, verda kaj blanka koloroj. Tiaj fajencaĵoj furoris en Tang-dinastio (618-907), tial oni nomas ilin trikoloraj fajencaĵoj de Tang. La fajencaĵoj havas formojn de vivoveraj ĉevaloj, kameloj kaj homoj, kies proporcioj estas raciaj, linioj plastikaj kaj graciaj, kaj koloroj helfreŝaj. La fajencaĵoj plene montras altnivelan ceramikon kaj skulpturon de la dinastio Tang.

 

    Tiaj fajencaĵoj originis de unukoloraj fajencaĵoj de Han-dinastio (206 a.K. — 220 p.K.). La fajencaĵoj de Han-dinastio plejparte estas glazuritaj flave aŭ verde. En Tang-dinastio fajencaĵoj estis glazuritaj flave kaj verde, kaj tiel aperis fajencaĵoj kun koloroj flava, verda kaj blanka, aŭ flava, verda kaj blua. La tekniko en Tang-dinastio atingis altan nivelon en modlado, ornamado kaj glazurado.

 

    La travidebla glazuro uzata por trikolora fajencaĵo estas farita el plumbo kaj kvarco. Se oni enmiksas en ĝin iom da kupra oksido, ĝi fariĝas verda post bakado; se oni enmiksas iom da fera oksido, ĝi fariĝas flav-bruna post bakado. Ju pli da fero, des pli malhela fariĝas la koloro, eĉ ĝis ruĝ-bruna. Kobalta oksido estigas glazuron blua. Tia materialo estis malfacile akirebla tiutempe, tial raraj estas la fajencaĵoj kun blua koloro de tiu periodo. Oni trovis nigre glazuritan ĉevalon en Anyang, Henan-provinco. La selo havas trikolorojn inkluzive de la ruĝa, kaj ĝi estas tre rara artaĵo.

 

    Menciinde estas, ke de la komenca ĝis la meza periodoj de la dinastio, en la unuigita Ĉinio prosperis produktado, komerco kaj trafiko. Ĉinaj kaj eksterlandaj komercistoj faris negocojn per la Silka Vojo, kaj Chang'an, la ĉefurbo de la dinastio, fariĝis internacia urbego. Tial la trikoloraj fajencaĵoj de la dinastio estas kun ekzotaj stiloj. Ekzemple la argilaj eksterlandaj homfiguroj plejparte havas okulojn profunde enfalintajn kaj altan nazon, kajkun bivo aŭ ia muzikilo en la mano.

 

    La arto de trikoloraj fajencaĵoj atingis sian kulminon en la prospera periodo de Tang-dinastio. Kaj poste, ili dekadencis pro oftaj militoj, malpotenciĝo de la ŝtato, malfuroro de luksa sepultado kaj vasta uzado de porcelanaĵoj. La trikoloraj fajencaĵoj en Liao-dinastio (907-1125) estas krudaj forme kaj glazure. Tiuj en Song-dinastio (960-1279) estas stile delikataj, sed kolore monotonaj. Tiam la arto de farado de porcelanaĵoj atingis altan nivelon kaj la farado de trikoloraj fajencaĵoj estis neglektita. En la dinastioj Ming (1368 1644) kaj Qing (1644-1911) la flava kaj verda glazuroj estis vaste uzataj sur tegoloj. Tamen malofte vidiĝas trikoloraj fajencaĵoj en tiu periodo.

 

    Nun Ĉinio restarigis la produktadon de trikoloraj fajencaĵoj en Luoyang.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoro: Xu Senrong

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng