Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Brodarto
2012-09-05

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

 
Kato Suzhou-stila brodaĵo
 

Gruoj kaj Cervoj en Printempo Guangdong-stila brodaĵo  

 

    Brodado estas fari desegnon, bildon aŭ ideogramon sur silka aŭ kotona teksaĵo per diverskoloraj fadenoj el silko, lano, kotono, oro, arĝento aŭ haroj.

 

    La plej frua brodaĵo nun trovebla en Ĉinio estas elterigita en 1958 el tombo de Chu-regno en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.) ĉe la urbo Changsha. La silka brodaĵo portas desegnon de drako kaj fenikso broditan per ĉenaj kudreroj. La kudreroj estas ordaj, la brodado delikata kaj la figuroj vivecaj.

 

    En Han-dinastio (206 a.K. -220 p.K) jam aperis broda metio. En Tang-dinastio (618-907 p.K.) la brodarto maturiĝis kaj aperis diversaj brodmanieroj. En Song-dinastio (960-1279 p.K.) brodado estis uzata pli vaste. Troviĝis broditaj silka romba surbrusta tuko, gaza festono, silka kapkuseno, kaptuko, silka supervesto, silka porjupa zono ktp. La desegnoj sur brodaĵoj estis simplaj kaj vivecaj kun densa loka stilo. Estis aplikitaj diversaj komplikaj brodmanieroj. En Qing-dinastio (1644-1911) la brodarto de Ĉinio atingis sian kulminon. Pli ekspansiis la produktado kaj stariĝis en diversaj lokoj privataj metiejoj, kiuj konkurencis kun la ŝtataj. La brodistinoj strebadis al ĉiam pli perfekta projektado de desegnaĵoj kaj lerta tekniko kaj kreis senprecedence abundajn specojn kaj brodmanierojn, kiel ambaŭflanka silka brodaĵo, ambaŭflanka gaza brodaĵo kaj lanfadena brodaĵo. Tiel formiĝis la stilo harmonie kombinanta realismon kaj dekoron. Aparte menciindas, ke la aktoraj kostumoj broditaj per pluraj brodmanieroj impresas lukse kaj impone kaj plene spegulas la altan brodarton de Qing-dinastio.

 

    Inter la ĉinaj brodaĵoj la brodaĵoj de Suzhou, Hunan, Sichuan kaj Guangdong estas konataj kiel kvar famaj specoj de la ĉinaj brodaĵoj.

 

    La Suzhou-stilaj brodaĵoj produktiĝas en la urbo Suzhou kaj Wuxian-gubernio kaj servas ĉefe kiel aprecaj kaj enĉambraj ornamaĵoj. Ili karakteriziĝas per fajne dividitaj silkaj fadenetoj, elegantaj koloroj, riĉaj brod-manieroj kaj glataj kudreroj. En longa praktikado la tieaj brodistinoj kreis teknikon dividi silkajn fadenojn en plurajn fajnajn fadenetojn, mikse tordi tiujn dividitajn malsamkolorajn fadenetojn en unu kaj brodi per tia fadeno. Por fidele kaj perfekte reaperigi malsamajn figurojn la brodistinoj devas atenteme studi la projekton kaj uzi kelkdekojn, eĉ centojn da brodmanieroj.

 

    Dum la pasintaj 60 jaroj, sur la bazo de tradicia broda tekniko la brodistinoj de Suzhou elbrodis grandnombron da elstaraj artaĵoj, kiaj "Blanka Pavo", "Ok Katoj" k.a. Precipe la broditaj katidoj ĝuas renomon pro delikateco kaj viveco. La ambaŭflanka brodaĵo "Blanka Katido kaj Manto" allogas per subtila kaj eleganta brodado, lakona strukturo, viveca bildo, mildaj kaj atikaj koloroj kaj trafe prezentas interesan ludon de blanka katido kaj manto. Ĝi estas ĝuebla de ambaŭ flankoj.

 

    La Hunan-stila brodaĵo disvolviĝis sur la bazo de popola brodado kaj ĉefe karakteriziĝas per trajtoj de ĉinstilaj pentraĵoj kaj realisma stilo. Ĝi aplikas pli ol 30 brodmanierojn. Farante malsamajn desegnaĵojn, oni uzas malsamajn manierojn. La brodaĵo "Pavo kaj Peonio" impresas lukse, kolorvarie kaj donas belan artan ĝuon. La majstra tekniko de la brodaĵo de Hunan estas brodi leonon kaj tigron. Bonan ekzemplon donas la artaĵo "Leono". La brodita leono kun ronde malfermitaj okuloj kaj levita kapo, muĝanta kaj staranta alte, montras la majeston. Por tiu brodaĵo oni uzis novan brodmanieron, tiel ke la leonharoj vidiĝas kvazaŭ veraj.

 

    La Sichuan-stila brodaĵo produktiĝas en la Ebenaĵo de okcidenta Sichuan-provinco kaj distingiĝas per variaj brodmanieroj, glataj kudreroj kaj kolorbrileco. Ĝiaj reprezentaj verkoj estas "Karpo sub Hibisko", "Kokoj kaj Rinantoj". "Karpo sub Hibisko" estas brodita sur neĝblanka atlaso kaj bildigas, kiel vigle naĝas grasaj karpoj grandaj kaj malgrandaj sub hibisko. Por versimile brodi unu karpon, oni uzis pli ol 30 brodmanierojn. Ekz. la naĝiloj kaj vostoj subtile broditaj impresas leĝere, maldike kaj diafane.

 

    La brodaĵo Guangdong-stila dividiĝas en du skolojn, unu estas Guang- brodaĵo produktita ĉefe de Kantono kaj Foshan kaj la alia estas Chao-brodaĵo produktita de Chaozhou. La brodmanieroj de la du skoloj diferencas unu de la alia. Guang-brodaĵo karakteriziĝas per pompeco, ordeco, ornameco, brilaj koloroj kaj glata surfaco. Ekz. tre imponas kaj pompas la brodaĵo "Naŭ Drakoj Petolas en la Maro". La skvamoj de la drakoj anaglifaj duone kovras unu alian kaj la marondoj estas broditaj per arĝentaj fadenoj. Chao-brodaĵo havas la artan efikon de glateco, anaglifeco, elstareco kaj vigleco pro tio, ke oni uzas pli ol 60 brodmanierojn per oraj kaj arĝentaj fadenoj kaj pli ol 40 manierojn de lanfadena brodado. "Cent Birdoj ĉirkaŭ la Fenikso" estas ĝia reprezenta verko. La brodaĵo montras, ke cent birdoj en diversaj pozoj kolektiĝas kaj flugas ĉirkaŭ la fenikso, kun la suno, verdaj pinoj, smeraldaj bambuoj, peonioj kaj ruĝaj umefloroj sur la fono. La brodaĵo estas saturita de arda etoso kaj simbolas bonaŭguron.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoro: Xu Senrong

 
 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng