Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Patrina pafisto kroniĝis
2012-09-05

de SONG FANGCAN

 


Guo Wenjun 
 

Guo Wenjun en la konkurso 
 
 
Guo Wenjun kun sia bebo

 

    "Mi dankas la patrolandon, kiu ebligis al mi partopreni en la Londonaj Olimpikoj tuj post kiam mi naskis bebon. Ankaŭ mia teamo subtenis min, ke mi povu kaj prizorgi mian bebon kaj min ekzerci," diris ĉina pafisto Guo Wenjun ricevinte la oran medalon.

 

    Antaŭ la olimpikoj oni ne atendis de ŝi bonan rezulton en la virina 10-metra aerpistolo-pafado, ĉar ŝi okupis nur la 13an lokon de la mondo. Antaŭ ok monatoj ŝi naskis bebon, kaj malĉeestis en multaj konkursoj. Iuj eĉ ne konsentis ŝin partopreni en la Londonaj Olimpikoj. Tamen Guo pruvis sian kapablon en la olimpikoj.

 

    Guo estis ĉampiono de la virina 10-metra aerpistolo-pafado en la Pekinaj Olimpikoj. La ĉampionec-defendo por ŝi estis malfacila en Londono. En kvalifika konkurso, ŝi akiris bonan rezulton de 266 poentoj en la unuaj 27 pafoj. Se ŝi daŭrigus la tendencon, ŝi povus rompi la mondan rekordon de 383 poentoj. Bedaŭrinde ŝi misis, kaj en la kvara raŭndo ŝi akiris nur 94 poentojn.

 

    Per eta supereco, Guo eniris en la finalon. Ŝajne ŝi ankoraŭ ne eliris el malvigleco en la kvalifika konkurso. En la unua pafo ŝi akiris nur ok poentojn, la plej malaltan rezulton en la tuta konkurso. Iuj pensis, ke ŝi malsukcesos. Tamen en la dua pafo, ŝi akiris 10.8 poentojn kaj per tio paraleliĝis kun la antaŭaj du rivaloj. "Mi malbone faris la unuan pafon, tamen mi restis trankvila kaj decidis plenforte kaj tutanime plenumi ĉiujn aliajn pafojn anstataŭ rezigni la konkurson," ŝi diris.

 

    Antaŭ la lasta pafo, ŝi estis sur la dua loko je 0.5 poentoj malpli ol la franca sportistino Céline Goberville. En la lasta pafo Guo akiris 10.8 poentojn. Pro granda premo ankaŭ Céline Goberville ricevis nur 8.8 poentojn. La situacio ŝanĝiĝis, kaj Guo denove ĉampioniĝis.

 

    Guo tre emociiĝis. En la pasintaj kvar jaroj okazis al ŝi multaj aferoj, kaj ŝia ĉampionec-defendo fariĝis pli malfacila. "Mia rolo ŝanĝiĝis, post kiam mi naskis la bebon. En hejmo mi estas patrino, en la pafista teamo mi restas sportisto, kaj mi ĝuas tion," ŝi diris.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng