Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Korpo-ekzercaj terapioj kontraŭ skapola periartrito
2012-09-05

    Skapolan periartriton ofte suferas ĉirkaŭ-50-jaraj homoj. La malsano estas ofte kaŭzita de tirvundo, tordvundo aŭ kronika trostreĉiteco. Ĝia simptomo estas skapolodoloro kaj artika perturbo. La grava kazo estas, ke la suferanto tute ne povas movi siajn skapolohumerajn artikojn, sed tio estas malofte vidata fenomeno. Por kuraci tiun malsanon oni devas ekzerci ĉefe siajn skapolohumerajn artikojn kaj samtempe alpreni aliajn terapiojn, kiaj masaĝado, akupunkturado, almeto de plastro, parta hermetiko kaj fizioterapio. Sube ni konigos al niaj legantoj simplajn korpo-ekzercajn terapiojn, kiujn efike praktikis nombro da suferantoj.

 

    La terapioj estas jene:

 

    1. Ekzerco per gimnastika bastono: Sin ekzerci per ligna bastono longa 1.2 metrojn, helpate de la sana brako:

 

 

 

    Ambaŭmane teni la bastonon antaŭ la korpo kaj forte levi ĝin supren, laŭeble, helpate de la sana brako. Ripeti 6-8 fojojn.

 

 

 

    Ambaŭmane teni la finojn de la bastono, forte puŝi la malsanan brakon flanke-supren per la bastono en la sana mano. Ripeti 6-8 fojojn.

 

 

    Ambaŭmane teni la bastonon horizontale post la korpo kaj forte levi ilin supren, laŭeble etendi la malsanan ŝultron malantaŭen helpate de la sana mano. Ripeti 6-8 fojojn.

 

 

    Ambaŭmane teni la bastonon vertikale post la korpo, teni la supran parton per la mano de la sana brako kaj la malsupran per tiu de la malsana. Iom post iom forte tiri la bastonon supren por movi la malsanan brakon supren. Ripeti 8-10 fojojn.

 

    2. Murpalpado:

 

    Stari kontraŭ muro, meti la manon de la malsana brako sur la muron kaj movi ĝin malrapide de malsupre supren laŭeble por ekzerci la malsanan ŝultran artikon. Ripeti 8-10 fojojn. Stari kun la malsana brako al la muro kaj fari la saman movon per la mano de la malsana brako por ekzerci la ŝultran artikon.

 

    3. Kaŭrado kun mano sur la apogilo de seĝo:

 

    Etendi la manon de la malsana brako sur la apogilon de seĝo kaj kaŭri por ekzerci la ŝultran artikon; etendi la malsanan brakon flanken sur la seĝapogilon kaj fari saman kaŭradon; meti la seĝon malantaŭ la dorson, etendi la manon de la malsanan brako sur ĝian apogilon kaj fari saman kaŭradon. Ripeti la supre diritajn movojn 4-6 fojojn.

 

    4. Cirkla pilko-svingado:

 

 

    Meti pilkon kun peza internaĵo aŭ du-tri-kilograman sablosakon en retsakon, teni ĝian ŝnuron per la mano de la malsana brako kaj svingi la sakon cirkle. Dank' al la centrifuga forto de la globo aŭ sablosako la movo povas etendi la ŝultran artikon ĉiudirekten por grandigi ĝian movamplekson. La movado estas konvena al la lasta periodo de ekzercado.

 

    5. Memmasaĝado:

 

 
 
 
 
 

 

    Premi la antaŭan, supran kaj flankan partojn de la malsana ŝultra artiko per la dikfingro aŭ manplato de la sana brako, knedi ĝian malantaŭan parton per la aliaj kvar fingroj kaj la bicepson kaj tricepson de la malsana supra brako per la mano de la sana brako.

 

    Dum la ekzercado oni eble sentas partan nefortan doloron. Tio estas normala reakcio. La ekzercado devas esti farata malrapide kaj la amplekso devas esti pliigita iom post iom.

 

    Antaŭ la faro de la korpo-ekzercaj terapioj la suferantoj povas apliki termoterapion. En hejmo oni povas uzi varmakvan sakon por mildigi la doloron kaŭzitan de la ekzercado.

 

    Skapola periartrito estas kronika malsano. Tial oni devas persisti en longtempa ekzercado por akiri kontentigan efikon.

 

(Redaktoro: Liu Caisheng)

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng