Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Belfiguriga Gimnastiko
2012-09-05

de LI ĜJAJING

 

    Ĉiutage farado de belfiguriga gimnastiko povas ne nur altigi la forton, persistemon, lertecon kaj elastecon de la praktikanto, sed ankaŭ beligi lian figuron.

 

 

 

    1. Stari dorse al pordo aŭ muro kun la okcipito, skapolaj partoj, kokso kaj kalkanoj tuŝantaj la pordon aŭ muron. Poste en tiu pozo iri tri minutojn en ĉambro malgrandpaŝe.

 

 

 

    2. Stari sur la piedoj disigitaj de la larĝeco de la ŝultroj, levi la manojn ĝis la ŝultroj kun la man-platoj antaŭen kaj la kubutoj streĉe premataj al korpotrunko, klini la supran korpon antaŭen, rektigi la dorson kaj movi la kapon malantaŭen, teni la pozon 4-6 sekundojn kaj repreni la staran pozon kun la manoj ambaŭflanke de la korpo, malstreĉi la tutan korpon. Ripeti la movojn ĉ. dek fojojn.

 

 

    3. Kuŝi surdorse, levi la brakojn kaj rekte etendi ilin. Rekte etendi la gambojn kun piedpintoj streĉitaj supren kaj alterne svingi ilin supren kaj malsupren je 20-centimetra movskalo ĝis plena laciĝo. Repreni la komencan pozon kaj iom ripozi, poste ripeti la movon 3-4-foje.

 

 

 

    4. Kuŝi ventre, rekte etendi la brakojn ambaŭflanke tuj de la korpotrunko, fleksi la genuojn kaj levi la kapon kaj ŝultrojn je 4-6 sekundoj. Repreni la komencan pozon kaj iom ripozi, poste ripeti la movojn 8-foje.

 

 

 

    5. Ventre kuŝi, horizontale etendi la brakojn ambaŭflanken. Poste levi la kapon kaj brakojn kun rigardo malsupren je 4-6 se-kundoj. Repreni la komencan pozon kaj sin malstreĉi, poste ripeti la movojn je 8 fojoj.

 

(Redaktoro: Liu Caisheng)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng