2012-09-06
 Jarbestoj |
|
 Okulharoj muntataj al "feino" |
La 3an de septembro s-ino Zhang Xia, pastomodla metiartisto el Jingchuan-gubernio de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio, elmontris siajn verkojn de la 12 bestoj el pasto, ĉiu el kiu simbolas la jaron, en kiu naskiĝis la persono. Similan jarbeston ŝi povas elfari en dek minutoj. La metiarto estas heredita el ŝia avino, kaj nun Zhang fariĝis famulo en la regiono, kie ŝi loĝas. Birdoj, fiŝoj, homfiguroj, herooj el klasikaĵoj kaj kompletoj de pasto-lanterno estis kreitaj per ŝiaj lertaj manoj. La verkoj estas ŝatataj kaj ĉiujare povas profitigi al ŝi pli ol 100 mil juanojn.
Ĉijare Zhang starigis studion pri pastomodlado por ke la antika metiarto estu daŭrigita.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|