2012-09-06 Teksto de WANG LIHUA, redaktoro de EPĈ
Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (I)
 La rivero Hangang en Seulo, Koreio |
Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio kun la temo "Marŝu kune la popoloj ĉina kaj korea", unu el la aktivadoj de la Azia Jaro por Esperanto, okazos en Seulo, ĉefurbo de Koreio, de la 23-a ĝis la 28-a de septembro, 2012.
La jaro 2012 estas la 20-a datreveno de establo de la diplomatia rilato inter Ĉinio kaj Koreio. La du landoj estas najbaroj intimaj kaj longhistoriaj kun la sama kultura origino. En tiuj 20 jaroj post fondiĝo de la diplomatia rilato inter Ĉinio kaj Koreio, la registaroj kaj popolaj organizoj, kaj ankaŭ E-organizoj de la du landoj senĉese disvolvas inter si la amikajn rilatojn. 2012 estas ankaŭ la Azia Jaro por Esperanto, kaj por tio okazis kaj okazos serio da E-agadoj en Azio.
Intertempe, la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina E-Ligo kune kun la Korea E-Asocio organizos la "Semajnon por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio" kiel finalon de la aktivadoj de la Azia Jaro por Esperanto, kun la celo antaŭenpuŝi la kulturan interŝanĝon kaj popolan interfluon de la du landoj, fortigi reciprokan konfidon kaj kunlaboron en pluraj kampoj.
Al la kultura interŝanĝa semajno estos invititaj personoj el la ambasadorejo de Ĉinio en Koreio, personoj el la kampoj politika, entreprena, eduka kaj arta de Koreio, kaj raportistoj el amaskomunikiloj de ambaŭ landoj. Al la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio aliĝis ankaŭ la Ĉina Nacia Akademio de Artoj kaj la Gazetara Oficejo de la urba registaro de Qingdao, kaj la Korea Fremdlingva Universitato.
La programeroj de la semajno estas riĉaj. En la semajno okazos foto-ekspozicio pri la urbo Qingdao, prezentado de la Ĝardenkultura Kunveno de Qingdao en la jaro 2014, tiu de kaligrafaĵoj de ĉinaj kaj koreaj kaligrafistoj kaj renkontiĝo de esperantistoj de la du landoj, kies temo estas "Esperanto starigis la amikecan ponton inter la esperantistoj ĉinaj kaj koreaj" kaj aliaj agadoj. En la renkontiĝo, kiu okazos en la Fremdlingva Universitato de Seulo, Koreio, la ĉeestantoj diskutos pri la E-movado, memore al la 125-jariĝo de Esperanto, kaj aŭskultos la raportojn pri la laboroj de la Ĉina E-Ligo kaj la Korea E-Asocio, kaj la ĉeestantoj interŝanĝos opiniojn ankaŭ pri tio, kio interesas ilin.
La Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio estas grava evento de la esperantistaro de Azio, tamen al ĝi estas tre bonvenaj ankaŭ ĉiuj samideanoj de la tuta mondo por la nobla idealo de la internacia lingvo Esperanto kaj por la komuna celo de la tutmondaj esperantistoj.
|