2012-09-06
 Intervidiĝo de s-ro Yang Jiechi kun s-ino Hillary Clinton en la 4-a de septembro |
Laŭ la invito de s-ro Yang Jiechi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, s-ino Hillary Clinton, ŝtata sekretario de Usono, atingis Pekinon en la vespero de la 4-a de septembro kaj komencis sian viziton al Ĉinio.
Dum la vizito de s-ino Hillary Clinton al Ĉinio, intervidiĝos kun ŝi respektive ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉina ĉefministro Wen Jiabao, ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping kaj ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo. Kaj s-ro Yang Jiechi jam faris intervidiĝon kun s-ino Hillary Clinton en la 4-a de la kuranta monato.
S-ino Hillary Clinton vizitis Ĉinion kiel speciala delegito de usona prezidento Barack Obama por partopreni en la 4-a strategia kaj ekonomia dialogo de Ĉinio kaj Usono okazinta en majo de la kuranta jaro.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|