2012-09-07
 Trejn-ŝipo 3011 ĉe la kajo |
Tagmeze de la 4a de septembro mar-garda ŝipo 3011 de Sud-Koreio vizitis Ĉinion. Ĝi haltis ĉe la kajo de la Ĉina Superrigarda Korpuso de la Orienta Ĉina Maro. En la dogano Ĉinio malfermis "verdan trairejon" por faciligi la formalaĵojn de la vizitantoj.
La delegacio sub la gvidado de estro de la ekipaĵ-teknika buroo sub la Mara Gardo de Sud-Koreio konsistis el 157 personoj, inkl. de 13 oficistoj, 43 matrosoj kaj 101 trejnatoj. Respondeculoj kaj laborantoj de la Ĉina Superrigarda Korpuso okazigis ovacion al la delegacio ĉe la kajo.
La trejn-ŝipo 3011 estis finkonstruita en aprilo de la kuranta jaro. Ĝi unuafoja vizitis Ĉinion, kaj la ĉina korpuso unuafoje akceptis trejn-ŝipon de alilanda leĝobeiga taĉmento surmara.
La ŝipo veturis el la kajo en la Orienta Ĉina Maro en la 6a de septembro.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|