Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la amikeca interŝanĝo inter virinoj de Ĉinio kaj tiuj de la Korea Respubliko
2012-09-07


S-ino Chen Zhili (maldekstre) intervidiĝas kun s-ino Jin Jinlai, korea ministro de virina egaleco kaj familio. 

 

    En la 5-an de septembro inaŭguriĝis la amikeca interŝanĝo inter virinoj de Ĉinio kaj tiuj de la Korea Respubliko en Seulo, ĉefurbo de la Korea Respubliko. Ĉeestis al la inaŭguro kaj faris salutparolon s-ino Chen Zhili, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de la Ĉina Virina Federacio.

 

    2012 estas la 20-jariĝo de la establiĝo de la diplomatia rilato inter la menciitaj du landoj. Ŝtataj gvidantoj de la du landoj determinis tion, ke la jaro 2012 estas la Amikeca Jaro por Interŝanĝo de la Virinoj de Ĉinio kaj de la Korea Respubliko. Tio liveris bonan ŝancon al la Ĉina Virina Federacio kaj la Korea Ministerio de Virina Egaleco kaj Familio por lanĉi amikecan interŝanĝon inter virinoj de la du landoj kiel la memorfesto.

 

    Partoprenis en la inaŭguro s-ino Meng Xiaosi, vicprezidanto de la Tutlanda Virina Federacio de Ĉinio kaj sekretario de ĝia sekretariejo, Zhang Xinsen, ambasadoro de Ĉinio al la Korea Respubliko kaj la ĉina virina delegacio. Post la inaŭguro virinoj de la du landoj komencos serion da aktivadoj, kiaj la Interŝanĝa Forumo de Ĉin-Koreaj Virinoj kaj tiel plu.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng